Füle
Füle estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Székesfehérvár. La loknomo estas hungare: ies orelo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 30 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.0529/18.2477
- Loĝantaro: 870
- Poŝtkodo: 8157
- Telefonprefikso: 22
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo inter Budapeŝto kaj norda Balatono, flankovoje Polgárdi estas proksime. Balatonkenese troviĝas 13, Enying 18, Várpalota 22, Székesfehérvár 26 km-ojn.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1009 laŭ tiama hungara ortografio "Fyley". Dum la mezepoko peĉenegoj vivis en Füle. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva.
Vidindaĵoj redakti
- katolika Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Füle) el la 18-a jarcento kun mezepokaj restaĵoj
- baroka paroĥo de 1749
- klasikisma kalvinana preĝejo de 1842