Federacia vojo 45

interregiona vojo en Germanio

La federacia vojo 45 - germane Bundesstraße 45 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 156 kilometrojn tra la federaciaj landoj Hesio kaj Baden-Virtembergo. La plej norda punkto estas la komunumo Wöllstadt norde de Frankfurto ĉe Majno kaj la plej suda la komunumo Sinsheim. Signifaj komunumoj survojaj estas Bruchköbel, Hanau, Obertshausen, Rodgau, Rödermark, Dieburg, Groß-Umstadt, Höchst im Odenwald, Bad König, Michelstadt, Erbach, Oberzent-Beerfelden, Hirschhorn, Neckarsteinach kaj Neckargemünd. En Hanau norde konektiĝas la germana aŭtovojo A66, sude la germana aŭtovojo A3, kaj en Sinsheim per nur unu kilometroj tra la federacia vojo 39 proksimas la germana aŭtovojo A6.

Federacia vojo 45
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 156 km
Landoj: Hesio,
Baden-Virtembergo
Mapo
Foto
la federacia vojo 45 apud Zuzenhausen
la federacia vojo 45 apud Zuzenhausen
la federacia vojo 45 apud Zuzenhausen
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr
en Beerfelden la vojo rekte pasas ĉe la fonto de la rivero Mümling - la rivero dum siaj unuaj 28 kilometroj akompanas la federacian vojon norden
en Neckargemünd la vojo ponte pasas super la rivero Neckar - kune kun la federacia vojo 37