Felikso Zamenhof

pola poeto kaj esperantisto
(Alidirektita el Felix Zamenhof)

Feliks ZAMENHOF (naskiĝis la 25-an de oktobro[jul.]/ 6-an de novembro 1868[greg.] en Bjalistoko, mortis la 4-an de decembro 1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZZef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof.

Felikso Zamenhof
Persona informo
Aliaj nomoj FeZ • Zef
Naskiĝo 6-an de novembro 1868 (1868-11-06)
en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio,  Rusia Imperio
Morto 4-an de decembro 1933 (1933-12-04) (65-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj Esperantorusapolajido
Loĝloko VarsovioBjalistoko
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Universitato de Varsovio
Subskribo Felikso Zamenhof
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Ida ZamenhofFejgla Zamenhof • Mina Zamenhof • L. L. ZamenhofHenriko Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Aleksander ZamenhofLeono Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Aŭgusta Hermelin
Edz(in)o Helena Zamenhof
Infanoj Romana Zamenhof • Julian Zamenhof • Maria Zamenhof
Okupo
Okupo poeto • esperantistoapotekistokuracisto
Verkoj Verkoj de FeZ
Esperanto
Esperantisto numero 1538
vdr

Li okupis sin pri orfoj. Li estis unu el la unuaj en la familio Zamenhof, kiu lernis Esperanton. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de Esperanto havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo.

Felix Zamenhof helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en La Esperantisto (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Lia unua verko estis la poemo "Vizito de la steloj sur la tero" publikigita en 1891[1]. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, precipe en La Revuo, Ondo de Esperanto, Pola Esperantisto, Literatura Mondo.

Dediĉe al UK 1905 en Boulogne, li verkis la poemon "Homa doloro“. Du poemoj ankaŭ en Fundamenta Krestomatio. En la jaro 1920 li gvidis E-kongreson en Leszno apud Varsovio organizitan de pastro mariavitisma, esperantisto Adam Maria Bazyli Furmanik (1870-1957).

Fotoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti