Ferenc ALEXANDER [aleksander], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Alexander Ferenc Gábor, ofte germane nomata Franz Alexander, estis hungara-usona kuracisto, psikiatro, profesoro. Lia patro estis Bernát Alexander. Ferenc Alexander [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de marto 1964 en Kalifornio en Palm Springs.

Ferenc Alexander
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1891 (1891-01-22)
en Budapeŝto
Morto 8-an de marto 1964 (1964-03-08) (73-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Lingvoj angla
Ŝtataneco HungarioUsono
Memorigilo Ferenc Alexander
Familio
Patro Bernát Alexander
Parencoj Alfréd Rényi
Okupo
Okupo universitata instruisto • psikiatro • psikoanalizisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Alexander devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Göttingen en 1914. Hejmenveninta li laboris en universitata instituto en Budapeŝto. En 1919 li vivis en Vieno, en la sekva jardeko en Berlino. En 1921 li edziĝis. Ekde 1932 li vivis en Usono, kie komence gvidis instituton en Ĉikago, inter 1956 kaj 1964 li laboris en esplorinstituto de Los-Anĝeleso, poste li instruis ĝis 1964 en universitato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A narkózis hatása az agy gázcseréjére (1913 (ankaŭ germane))
  • Psychoanalyse der Gesamtpersönlichkeit (1927)
  • Fundamentals of psychoanalysis (1948)
  • Psychoanalysis and psychotherapy (1957)
  • The history of psychiatry (1966)
  • Psychosomatische Medizin: Grundlagen und Anwendungsgebiete (1971)

Fontoj redakti