Ferenc Lakits
Ferenc Lakits [lakiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakits Ferenc estis hungara matematikisto, instruisto, astronomo.
Ferenc Lakits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1859 en Pécs |
Morto | 24-an de junio 1919 (60-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great |
Okupo | |
Okupo | astronomo • instruisto |
Ferenc Lakits [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1850 en Pécs. Li mortis la 24-an de julio 1919 en Graz.
Biografio redakti
Ferenc Lakits frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1880. Post la diplomo li lernis astronomion helpe de stipendio en Göttingen, Berlin, Bonn. Hejmenveninta li ne trovis laborlokon, fine inter 1882 kaj 1886 li helpis instruadon de István Kruspér en Reĝa Teknika Universitato József, samtempe li instruis en luterana gimnazio, post jaroj en faklernejo. Li laboris ankaŭ ekzemple en MÁV. Dum libertempo li pasis tempojn en observatorio. Li multe okupiĝis pri kometoj, krome li precize konstatis datenojn de la hungara patrujokupo helpe de suna eklipso, kiu estis legebla en kodekso.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A körmikrométer, kiváló tekintettel a sugártörés befolyására (1881)
- Az új csillag az Androméda-ködben (1885)
- Die Landnahme Pannonies Mathematische u. Naturwissenschaftlichte Berichte aus Ungarn (1891)
- A magyarok honfoglalásának ideje és a csillagászat (1904)