Ferenc Mayer-Lambert

Ferenc Mayer-Lambert [majer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mayer Lambert Ferenc estis ĉeĥa monaĥo, profesoro, astronomo, kiu longe vivis en Hungario.

Ferenc Mayer-Lambert [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1795 en Tepl (nun Teplá). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1865 en Ĉeĥio en Krukanitz (nuna nomo estas nekonata).

Biografio redakti

Ferenc Mayer-Lambert studis filozofion (komprenu: sciencojn), poste li aliĝis al la premonstratoj en 1817. Post 2 jaroj li monaĥiĝis. Li lernis astronomion en observatorio de Prago 2 jarojn, poste en observatorio de Vieno. Inter 1835 kaj 1852 li gvidis observatorion de Buda, samtempe li instruis astronomion en Reĝa Universitato de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li rifuĝis pro la bataloj, reveninta li trovis la observatorion plene ruina. Li estis la lasta direktoro de la observatorio. En 1851 li estis nomumita direktoro de Industria lernejo József. Tiu altlernejo ricevis la nomon "Joseph Polytechnicum" en 1857, kie Mayer-Lambert estis direktoro ĝis la pensiuliĝo en 1861. En la sekva jaro li ricevis monaĥan postenon en Ĉeĥio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

Fontoj redakti