Ferenc Mező (sporthistoriisto)
Ferenc Mező [mezO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mező Ferenc estis hungara sporthistoriisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, instruisto. Lia origina familia nomo estis Grünfeld ĝis 1908.
Ferenc Mező (sporthistoriisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Grünfeld Ferenc |
Naskiĝo | 13-an de marto 1885 en Pölöskefő |
Morto | 21-an de novembro 1961 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-1-34 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto instruisto poeto |
Ferenc Mező[1] naskiĝis la 13-an de marto 1885 en Pölöskefő, li mortis la 21-an de novembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Mező devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Zalaegerszeg en 1904, poste li akiris filozofian kaj pedagogian diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto 1909. Inter 1908-1945 li estis instruisto province aŭ ĉefurbe en gimnazioj, dum li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1945-1953 li havis postenon en ministerio, poste li pensiuliĝis. Lia edzino naskis du filinojn. Li ricevis premion inter la mondomilitoj, kiu faris nevalida por li la kontraŭjudajn leĝojn. Dum la frua socialismo li ricevis premiojn en 1947 kaj 1958.
Sporta kariero
redaktiFerenc Mező neniam estis sportisto, sed lia monografio valoris oran medalon en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 en branĉo sprita konkurso. Depost 1945 li estis agema en la olimpika hungara movado.
Memorigiloj
redakti- memortabuloj en sia naskiĝloko kaj Budapeŝto
- memorkolono en Gimnastika Universitato de Budapeŝto
- kelkaj lernejoj prenis la nomon "Mező Ferenc"
Liaj kontribuoj
redakti- Tibullus a magyar irodalomban (1908)
- Magyarok az olimpián (1932)
- Az olimpiai játékok története' (1928, premiita kun olimpika medalo)
- Negyven év a magyar sport múltjából (1935)
- Egyetemes sporttörténelem (1940)
- A helsinki olimpia (1952)
- A stockholmi olimpiai játékok (1955)
- Az újkori olimpia Athéntől Melbourneig (1956)
- Az újkori Olimpia Athéntől Rómáig (1959)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM64976 hungarlingva datenaro de muzeo