Flims

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Flims-Dorf)
Flims
Blazono de Flims
Flims
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Imboden
Komunumaro Trins
Koordinatoj  46° 50′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 46.83333 °N, 9.28333 °O / 46.83333; 9.28333 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 46.83333 °N, 9.28333 °O / 46.83333; 9.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2577
Areo 50,51 km²
Alteco 1081 m super marnivelo
Poŝtkodo 7017-7019
Komunumkodo 3732
Mapo de Flims

Pri la komunumo redakti

Flims (en la romanĉa lingvo: Flem) estas komunumo de la komunumaro Trins kaj la distrikto Imboden en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Flims situas sur la rokofalkeglo de la prahistoria rokofalo de Flims, kiu okazis antaŭ proksimume 10000 jaroj. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Flims-Dorf, Flims-Waldhaus, Fidaz kaj Scheia. La turisma komunumo Flims estas fama pro siaj kvar lagoj, nome la Lago de Cauma, la Lago Prau Pulté, la Lago Prau Tuleritg kaj la Lago de Cresta.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Flims limas en nordoriento al Pfäfers (SG), en oriento al Trin, en sudo al Versam, en sudsudokcidento al Valendas, en sudokcidento al Sagogn, en okcidento al Laax, kaj en nordokcidento al Glaruso Sudo.

Monda naturheredaĵo redakti

Flims apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Trafiko redakti

Tra Flims pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Domat/Ems tra la Oberalppasejo al Göschenen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Koiro kaj al Laax. De Flims seĝotelfero kondukas al Foppa kaj aertelfero al la kresto de Cassons. Kune kun la najbaraj komunumoj Laax kaj Fallera la komunumo formas grandan skiregionon kun multaj aertelferoj kaj skiliftoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Flims datiĝas el la jaro 765 kiel Fleme. En la jaro 840 la Monaĥejo Pfäfers posedis en Flims senjoran bienon kun du peĝejo. La bienmastroj dum mezepoko estis la Monaĥejo Sankt-Lui, le episkopo de Koiro, la baronoj de Belmont kaj ties sekvantoj la baronoju de Sax-Misox. Post la jaro 1300 en Fidaz kaj Scheia setlis valzoj, kiuj poste estis romanĉigitaj. Ek de 1399 Flimas apartenis kiel tribunalkomunumo al la Griza Federacio. Ĝi liberaĉetis sin en la jaro 1412 de la voktado de Pfäfers kaj en la jaro 1538 de la servuteco, kiu transiris de la baronoj de Sax-Misoxer al la episkopo de Koiro. En la jaroj 1526 kaj 1528 Flims transiris al la reformacio kaj akiris siajn pastrajn rajtojn. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti