Ĝermolisto de svisaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Florence Cool-Coté)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Paul Aeby

redakti

Paul AEBY (1903-1988) estas aŭ estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝo 1085). Ĝis nun pri li mankas kromaj biografiaj informoj.

Enea Albertini

redakti

Enea ALBERTINI (1926-1990) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝo 196, 1085). Ĝis nun pri li mankas biografiaj informoj, krom ke li aktivis ekde la jaro 1955 en originie fervojista Esperanto-grupo en Tiĉino, el kiu en 1961 kreskis la urba Esperanto-grupo de Bellinzona kaj la Tiĉina Esperanto-Ligo (TEL).[1]

Referencoj

  1. laŭ la artikolo "Esperanto en Svislando", p. 14 (jen la endonduko, 20-paĝa, en formato PDF) de Andreas Künzli

Johann Albisser

redakti

Johann ALBISSER estas aŭ estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝo 1085).

Reinhard Albus

redakti

Ankaŭ pri Reinhard ALBUS (1928-1982) ĝis nun komplete mankas biografiaj informoj, krom la jaroj de naskiĝo kaj morto.

Hans Altherr

redakti

Hans ALTHERR (n. 1914, mortdato nekonata) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝoj 203, 236, 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

César Amaudruz

redakti

César AMAUDRUZ (1894-1975) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝo 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Heinrich Amman

redakti

Heinrich AMMAN (1909-1967) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝo 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Ernst Anderegg

redakti

Ernst ANDEREGG (1901-1989) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝoj 804, 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Melchior Anderhub

redakti

Melchior ANDERHUB estas aŭ estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝoj 150, 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Guido Appius

redakti

Guido ADDIUS (n. en 1933, loĝas aŭ loĝis en Bazelo) estas aŭ estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝoj 204, 213b, 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Paul Arbenz

redakti

Paul ARBENZ (1908-1977) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝo 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Martin Ardüser

redakti

Martin ARDÜSER (1917-1943) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝoj 192, 218b, 242, 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Josef Aschwanden

redakti

Josef ASCHWANDEN (1877-1957) estis svisa esperantisto, kiu estas menciita en la verkaĵo Universalaj Lingvoj en Svislando el 2006 de Andreas Künzli (paĝoj 856-857, 1085). Ĝis nun pri li komplete mankas biografiaj informoj.

Paul BÄCHLI (naskiĝis en 1901, mortis la 10-an de marto 1995), estis UEA-delegito dum trideko da jaroj en Baden (Argovio) kaj honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kies dokumentan servon li prizorgis.

Hans BIPP (naskiĝis en 1913, mortis la 4-an de novembro 1997 en Birsfelden) estis esperantisto ekde 1929, aktivulo de Svisa Asocio de Esperanto-Fervojistoj kaj ties prezidinto inter la jaroj 1952 kaj 1956.

Laurent BURGBACHER (naskiĝis en 1976, vivanta en Laŭzano) estas esperantisto, kiu interalie miksis kaj aranĝis la kanton Konsolarmeoj, kanto verkita de Tomio Frejarö, kantita de Gijom' Armide kaj Tomio Frejarö kaj publikigita en aprilo 2018.

Gérard COOL (n. en 1921, mortjaro ne konata) estis devene nederlanda esperantisto en la komunumo Hasliberg de la kantono Berno. Kun sia edzino Florence li multajn jarojn instruis Esperanton en la fama internacia privata lernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto.[1] En École d'Humanité inter aliaj Claude Gacond intimiĝis kun Esperanto.[2]

Referencoj

redakti

Florence COOL-COTÉ (n. en 1931, ebla mortjaro ne konata) estas aŭ estis devene kebekia, do franclingve kanada esperantistino en la komunumoparto Wasserwendi de la komunumo Hasliberg en la kantono Berno. Kun sia edzo Gérard ŝi multajn jarojn instruis Esperanton en la fama internacia privatlernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto. Florence Cool-Coté de 1979 ĝis 1986 estis svisa ĉefdelegitino de Universala Esperanto-Asocio kaj A-komitatanino de UEA por Svislando.[1]

Referencoj

redakti
  1. ekzemple dokumentita en la Jarlibro de UEA 1982, p. 325, aŭ 1984, p. 363

Raphael Das GUPTA estas svisa esperantisto en la 2020-aj jaroj. Pri li estas ankoraŭ neniuj informoj, krom ke ekde 2022 li estas estrarano de Svisa Esperanto-Societo.[1] La familia nomo estas denaske bengala, kaj frape similas al tiu de Probal Dasgupta, tiel ke ekestis nekonfirmitaj onidiroj ke la du esperantistoj povus esti parencoj, eble patro kaj filo. Pri tiu suspekto tamen ĝis nun mankas ĉiaj konfirmoj.

Gabrielle GACOND (naskiĝis en 1908, mortis la 21-an de aprilo 1999 en Neŭŝatelo) estis subteninto de Kultura Centro Esperantista kaj kunlaborinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia. Ŝi estis la patrino de Claude Gacond. Pluraj fotoj de ŝi aperas en esperantlingva biografio de li en lia persona retejo.

Walter GIANNINI-AEPPLI (naskiĝis en 1914, mortis la 9-an de aprilo 2003) estis membro de UEA, Svisa Esperanto-Societo (SES), KELI kaj de Esperanto-Societo Zuriko, kiun li prezidis plurajn jarojn.

Rudiger HAUGER [naskiĝjaro ankoraŭ ne konata], neformale ankaŭ ofte nomata per koncizigita svisgermana persona nomo Ruedi[1]Rüdi, estas svisa esperantisto, vivanta en Niederglatt, distrikto Dielsdorf, kantono Zuriko. Li almenaŭ en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj estis ne nur sekretario de la faka asocio ISAE, sed ankaŭ zorgis pri la redaktado de la organoj Scienca Revuo kaj Nova Bulteno de ISAE.[2] Krome li regule kontribuas artikolojn al la internacia revuo Monato.

Elektitaj verkaĵoj [3]

  • Bibliografio de Scienca Revuo, la enhavo de Scienca Revuo 1988-2000, kun Suplemento de la antaŭaj jaroj 1982 - 1987, Zürich : ISAE, 2000. - 96 p.; 21 cm
  • Kreskigo de kristaloj kiel kemia kontribuo al gajno de energio el sunlumo, prelego de la 36-a Internacia Kongresa Universitato 1983 Budapest. - Rotterdam : UEA, 1983. - 17 fol.; 30 cm
  • De incenso antikva al moderna parfumo, prelego de la 38-a Internacia Kongresa Universitato 1985 Augsburg. - Rotterdam : UEA, 1985. - 17 fol.; 30 cm
  • Kio estas veneno?, prelego de la 43-a Internacia Kongresa Universitato 1990 Habana. - Rotterdam : UEA, 1990. - 35 fol.; 30 cm

Referencoj

Eksteraj ligiloj Ekzempla artikolo de li el la revuo Monato, kiu eĉ citiĝas en kapvorto de la Reta Vortaro:

Richard HUBER-MUFF [naskiĝjaro ne konata, m. en majo 1948] estis svisa esperantisto meze de 20-a jarcento en Luzern. Li estis patro, interalie, de du katolikaj pastroj.

Frieda JAKOB (mortis la 14-an de decembro 1958) estis la dua edzino de la eksa direktoro de UEA kaj redaktoro de Esperanto Hans Jakob.

Maria-Johanna Jakob-Notz (mortis 1930 en Ĝenevo) estis la unua edzino de direktoro de UEA Hans Jakob.

Johannes JÜSTRICH (naskiĝis en 1907 , mortis en 1988 en St. Gallen, Svislando) estis svisa esperantisto. Li estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri fervojoj.

Hanny LIECHTI, (naskiĝis en 1914, mortis 85-jara la 5-an de decembro 1999) estis plur-jardeka aktivulino, estrarano kaj honora membro de Esperanto-Societo Zuriko. Ŝi agadis ankaŭ en Svisa Esperanto-Societo kaj Kristana Esperanto-Ligo Internacia. Ŝia edzo Fritz Liechti-Kirchhofer (1913-2001) ankaŭ estis aktiva esperantisto - kun li ŝi interalie inter la jaroj 1953 kaj 1977 organizis kvar internaciajn kongresojn de KELI

Hans LÜTHI (naskiĝis en 1915 - mortis la 8-an de junio 1977 en Lenzburg, Svislando) estis svisa esperantisto, iam UEA-delegito en Araŭo, membro de UEA ekde 1938.

Angelo MELLINI (naskiĝis en 1934) estis iama sekretario de Svisa Esperanto-Societo, mortis la 10-an de septembro 2002 en Hermetschwil (Svislando).

Marcel MOREILLON (1906- 2004) estis UEA-membro el Satigny (Svislando) kaj membro de la ĝeneva grupo La Stefo, mortis la 20-an de januaro 2004.

Amélie MONTANDON (mortis 89-jara la 2-an de majo 1970) estis svisa esperantistino, malnova membro kaj delegito de UEA. Ŝi aktivis en la movado ekde la 2-a UK en 1906 ĝis nelonge antaŭ la morto.

Ernest Navide (naskiĝis 1816? kaj mortis 1909) estis esperantisto en Ĝenevo, Svisio en la komenco de la 20-a jarcento. Li estis ano de la Académie des Sciences Morales et Politiques de Francio. Esperantigis en 1900, 84-a jaraĝa.

Jules Perlet (1887-1964), estis svisa esperantisto en la 20-a jarcento.

Verko:

  • Ausfuhliche Grammatika der Espereranto-Sprache. Eld. Alfred Schmid & Cie, Berno, 1923, 104 pĝ.
 
 Tre ampleksa bonega lernolibro, kun multaj trafaj ekzemploj. Ĝi taŭgas speciale por personoj, kiuj deziras studi la lingvon sen helpo de profesoro. La libro estas presita sur preskaŭ-luksa papero per dikaj, bone legeblaj literoj. Ni ne dubas, ke tiu nova libro multe helpos disvastigi nian lingvon en germana parto de Svislando 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Nadine PERRENOUD (mortis la 1-an de majo 1982 en Neŭŝatelo, Svislando) estis fervora UEA-membro kaj loka aktivulino.

René W. PERRENOUD (1904-1996), esperantisto preskaŭ denaska, estrarano de Svisa Esperanto-Societo (1952-74), komitatano kaj librotenisto de Kultura Centro Esperantista (1968-88), delegito dum 40 jaroj pri edukado, mortis la 30-an de julio en Hauterive (Svislando).

Werner SCHAUFELBERGER (naskiĝis en 1916, mortis la 4-an de majo 1998 en Zuriko) estis dumviva membro de UEA kaj multjara fervoja delegito.

Willy VOIROL-REICHEN (1905-2001) estis membro de UEA dum pli ol 60 jaroj, dumviva membro de UEA kaj iama delegito en Biel.

Anton Waltisbühl (1855-1940), komercisto, estis esperantisto en Svisio dum la komenco de 20-a jarcento kaj post 1908 idisto. En 1909 li fondis kun Friedrich Schneeberger kaj Richard Lorenz en Zuriko la Ido-organizaĵon SULI. Laŭ Georg Agrikola en Enciklopedio de Esperanto, li estis unu el la plej fervoraj idistoj en Svisio. Li estis ankaŭ menciitaj en la verko Universalaj Lingvoj en Svislando de Andreas Künzli.

Verkoj

  • Kompleta Lernolibro de la Linguo Internaciona di la Delegitaro por Esperantistoj. Eld. de la aŭtoro, Zuriko, 1908.

Alfred WENGER (naskiĝis en 1917, mortis en 2003 en Chez-le-Bart) estis dumviva membro de UEA kaj inter la jaroj 1964 kaj 1983 funkciis kiel fakdelegito pri medicino.