Formortinta Delsuno

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Formortinta Delsuno [1] [2] (nederlanda : Van Zon-zaliger. Door hem zelf) estas rakonto de René Vermandere, tradukita el la nederlanda de Oscar Van Schoor, publikigita en 1910 ĉe Centra Esperantista Belga Oficejo en Antverpeno. Ĝi ampleksas 119 paĝojn kaj 18 bildojn.

Formortinta Delsuno
Formortinta Delsuno
Formortinta Delsuno
Aŭtoro René Vermandere
Eldonjaro 1910
Urbo Antverpeno
Eldoninto Centra Esperantista Belga Oficejo
Paĝoj 119
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morto kaj enterigo, klarigante la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj. 
— 1911, Alfred Edward Wackrill, British Esperantist, paĝo 73
 
 Delsuno estas panisto. Li mortis kaj post lia morto, ĝis kiam lia korpo estos enterigita, lia animo flirtas ĉirkaŭ lia kadavro; Delsuno notas siajn impresojn. La aŭtoro forgesis diri al ni kiamaniere la animo de Delsuno skribis tion sur papero kaj sendis ĝin al la eldonisto. Eble la spiritistoj klarigos al ni la rimedon. Delsuno konstatas la hipokritajn plorojn de sia bona edzino, la vanton de l' kondolencoj, la komikecon de diversaj ceremonioj. Kaj efektive la rimarkoj de Delsuno, la spritaj detaloj estas vere amuzigaj, sed ankaŭ profunde pripensplenaj. Sub la masko de l' rido kaŝiĝas serioza kritiko de l' malgravo de la homaj honoroj, de la vanto de niaj konvenciaj moroj pri ĝentilo kaj tiel dirita bonedukiteco. Fine tiu, kiu sola vere ploras la morton de Delsuno kun plena sincero estas almozulo, kiun Delsuno apenaŭ konis sed al kiu li bonfaris.
La stilo estas fluanta, korekta facila sed la preseraroj estas tiel multnombraj kiel formikoj en formikejo. Do ne konsilinde al komencantoj. 
— 1911, Historio de Esperanto I, paĝoj 332-333
 
 Ankoraŭ unu flandra literaturaĵo nun gastas inter ni, kaj certe ĝi estas bonega gasto. Ja ne koniĝinte kun la originalo, mi tamen kuraĝas diri, ke ĝi havas almenaŭ la aspekton de fidela traduko. Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morto kaj enterigo, klarigante kun spirita penetremo la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj. Temo ĝi estas sufiĉe terura por tiu, kiu timas ne solela agonion sed eĉ la morton mem, kiu kutimas teni fermita sian cerbon kontraŭ la signifo de la fatala fakto, ke ĉiuj devas morti. Nia komuna filozofio ordinare akceptas senhezite la tezon, ke ĉiuj aliaj homoj devas morti, sed pri ni mem ni fermas la okulojn de la animo kaj sekve ricevas malĝustan perspektivon de la vivo. Ni do fariĝas megalomaniuloj, revante kvazaŭ ni estas io grava en la universo, kaj nur pro tio ni kuraĝas malŝpari la tempon per mizeraj malpacoj, ĉikanoj, intrigoj, ofendoj, kiuj traplektas nian vivon kaj forglutas per malmodera imposto la ŝanceton de bonfarado, kiun alicirkonstance ni povus ĝui. La rakonto de eksbakisto Delsuno rememorigos pri la predikoj, kiujn ni aŭskultis en preĝejoj aŭ legis en la serioza poezio, sed al ĝia voĉo mankas la kulima biblitona nuanco, kaj pro tio ĝi produktas la efekton de originala pensado. Ĉu ĝi efikos kiel instigilo al pli vigla vivado aŭ kiel vartisto de malgaja cinikismo, tio dependas de la spiritaj cirkonstancoj de la leganto mem. 
— A.E.W., La Brita Esperantisto - Numero 076, Aprilo (1911)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti