Francesco Balilla Pratella

Francesco Balilla Pratella (Lugo, Italio, 1a de februaro, 1880 – Raveno, Italio, 17a de majo, 1955) estis itala komponisto, muzikologo kaj eseisto. Unu el la ĉefaj defendantoj de futurismo en itala muziko, multo de la propra muziko de Pratella evidente kontraŭas malmultan konekton kun la ideoj eksponitaj en la manifestoj kiujn li mem aŭtoris.

Francesco Balilla Pratella
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1880 (1880-02-01)
en Lugo
Morto 17-an de majo 1955 (1955-05-17) (75-jaraĝa)
en Raveno
Tombo cemetery of Lugo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Conservatorio Statale di Musica "Gioachino Rossini"
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo
vdr

Laŭ Pratella, itala muziko estis malsupra al la muziko de eksterlando. Li laŭdis la "subliman genion" de Wagner kaj vidis kelkan valoron en la verkaro de Richard Strauss, Debussy, Elgar, Musorgskij, Glazunov kaj Sibelius. Kontraste, la itala simfonio estis dominata de la opero en "absurda kaj kontraŭ-muzika formo".

Kovrilpaĝo de la eldono de 1912 de Musica futurista de Francesco Balilla Pratella – arta kovrilo de Umberto Boccioni.

La ĉefaj ideoj de liaj muzikaj manifestoj estis la jenaj:

  • junuloj estu for el konservatorioj kaj studu sendepende;
  • fondo de muzika gazeto, sendependa de akademio kaj kritiko;
  • evito el konkurenco kiu ne estas komplete malferma;
  • liberigo el la pasinteco kaj el "bone farita" muziko;
  • por la fino de la dominado de kantistoj, por ke ili estu kiel ajna alia membro de la orkestro;
  • por ke la operkomponistoj verku siajn proprajn libretojn, kiu estu en libera verso;
  • por fini ĉiun periodserion, baladon, "vomigajn napolecajn kantojn kaj religian muzikon"; kaj
  • promocii novajn verkojn prefere al malnovaj.

Verkoj redakti

  • Francesco Balilla Pratella, Autobiografia, Milano 1971, Pan Editrice (Pubblicazione postuma a cura delle figlie Ala ed Eda);
  • Francesco Balilla Pratella, Con me a Funghi. Introduzione alla vita beata, Ravenna 2009, Edizioni del Girasole (prima edizione di un manoscritto del 1945);
  • Francesco Balilla Pratella, Testamento. Francesco Balilla Pratella a cura di Rosetta Berardi e Francesca Serra, Edizioni del Girasole, Ravenna 2012.

Bibliografio redakti

  • Rodney J. Payton, "The Music of Futurism: Concerts and Polemics." The Musical Quarterly, 62 (1976)
  • Mark A. Radice, "Futurismo: Its Origins, Context, Repertory and Influence." The Musical Quarterly, 73 (1989)
  • La biografia di Pratella, Francesco B., Wuz.it [1]