Francisco Guerrero

Francisco GUERRERO [franzIsko gerEro] (Sevilo, 4-a de oktobro de 15288-a de novembro de 1599) estas kun Tomás Luis de Victoria kaj Cristóbal de Morales unu de la grandaj figuroj de la hispana religia muziko de la Renesanco kaj unu de la plej gravaj komponistoj hispanoj ĉiuepoke.

Francisco Guerrero
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1528 (1528-10-04)
en Sevilo
Morto 8-an de novembro 1599 (1599-11-08) (71-jaraĝa)
en Sevilo
Mortokialo nigra morto
Tombo Sankta Metropola kaj Patriarka Katedralo de Sankta Maria de la Sidejo de Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Familio
Frat(in)o Pedro Guerrero
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Biografio redakti

Li estis membro de la ĥoro de la katedralo de Sevilo kaj ricevis postenojn ankaŭ en Ĥaeno kaj Malago. Li veturis tra Hispanio kaj Portugalio, je la servo de la imperiestro Maksimiliano la 2-a kaj poste en Italion (1581-1582). Poste li veturis al Sankta Lando en 1589. Li estis kaptivigita fare de piratoj dum la revena veturo kaj devis pagi elaĉeton, kio estis komuna tiuepoke. Tiun epizodon li rakontis en la libro El viage de Hierusalem (La vojaĝo al Jerusalemo) publikita en 1590 kiu iĝis populara. Tamen li bankrotis pro elaĉeto.

Verkaro redakti

Li verkis multajn instrumentajn verkojn. Same li verkis pli da nereligiajn verkojn ol Victoria aŭ Morales. Multaj el ties verkoj populariĝis eĉ en katedraloj de Hispanameriko. kelkaj el liaj komponaĵoj kolektiĝis en la Cancionero de Medinaceli.

Eksteraj ligiloj redakti