Frank Wedekind

germana verkisto
(Alidirektita el Frank WEDEKIND)

Frank WEDEKIND [frank WEdekint] (naskiĝis la 24-an de julio, 1864, mortis la 9-an de marto, 1918) estis germana verkisto.

Frank Wedekind
Persona informo
Frank Wedekind
Naskiĝo 24-an de julio 1864 (1864-07-24)
en Hanovro
Morto 9-an de marto 1918 (1918-03-09) (53-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de ZurikoMunkena universitatoUniversitato de Laŭzano vd
Memorigilo Frank Wedekind
Familio
Patro Friedrich Wilhelm Wedekind vd
Patrino Emilie Wedekind-Kammerer vd
Gefratoj Donald Wedekind • Erika Wedekind • Armin Wedekind • Emilie Wedekind vd
Edz(in)o Tilly Wedekind vd
Infanoj Pamela Wedekind • Kadidja Wedekind vd
Profesio
Alia nomo Hugo von Trenck vd
Okupo dramaturgoverkistoĵurnalistoscenaristoaktoro • teatra aktoro • poeto vd
Laborkampo dramaturgio • kabaredo vd
Verkado
Verkoj Eroberung vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank Wedekind naskiĝis en Hanovro. Sian junaĝon li pasigis en Svislando. Post studado de juro li laboris interalie kiel varbisto, ĵurnalisto, sekretario en cirko, dramaturgo kaj aktoro. La tempon de 1899 ĝis 1900 li pasigis en aresto, ĉar satira poemo lia kontraŭ Vilhelmo la 2-a en revuo Simplicissimus ofendis moŝtulon.

Liaj humuraj, satiraj verkoj direktis sin kontraŭ la konvencia moralo de la burĝaro. Siatempe forte kritikata kaj cenzurata, Frank Wedekind nuntempe estas rigardata unu el la gravaj influintoj al la Ekspresionismo kaj la Absurda Teatro. Wedekind mortis en Munkeno.

Listo de verkoj redakti

  • Frühlings Erwachen (dramo, 1891)
  • Der Erdgeist (dramo, 1895)
  • Der Marquis von Keith (komedio, 1901)
  • Die Büchse der Pandora (dramo, 1904)
  • König Nicolo oder So ist das Leben (dramo, 1904)
  • Die vier Jahreszeiten (poemoj, 1905)
  • Lautenlieder (kantoj, eld. 1920)

Eksteraj ligiloj redakti