Franziskus Joel (1508-1579) estis hungara farmakologo, kuracisto kaj profesoro pri Medicino. Li estis filo de feraĵisto kaj frekventis latinlernejon en Olomouc, Moravio. Poste li iris al Vieno por studi filozofion, sciencon kaj medicinon. Li estis patro de Franciskus Joel la 2-a (1564-1601) kaj avo de Franciskus Joel la 3-a (1595-1631).

Franziskus Joel
(1508-1579)
Hungara farmakologo, kuracisto kaj profesoro pri Medicino en la Universitato de Greifswald. Li estis la unua kuracisto en la kortego de Johan Georg el Brandenburgo (1525-1598).
Hungara farmakologo, kuracisto kaj profesoro pri Medicino en la Universitato de Greifswald. Li estis la unua kuracisto en la kortego de Johan Georg el Brandenburgo (1525-1598).
Persona informo
Naskiĝo 20-a de oktobro 1508
en Szöllös, apud Sopron, Sankta Romia Imperio
Morto 1-a de septembro 1579
en Greifswald, Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco HungarioGermanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Greifswald
Universitato de Lepsiko
Universitato de Rostock
Familio
Infanoj Franz Joël vd
Profesio
Okupo farmakologo • universitata instruisto • kuracistoapotekistoverkisto vd
Aktiva en Greifswald vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1526, li translokiĝis al Wiener Neustadt kiel urba apotekisto, kaj ekde 1538 en la Universitato de Lepsiko li estis lernanto de Heinrich Stromer Auerbachius (1481-1542), kaj en la Universitato de Wittenberg li frekventis la klasojn de Melchior Fendt (1486-1564). En Wittenberg li ĉeestis la predikojn de Marteno Lutero kaj iĝis fervora kaj entuziasma defendanto de la reformo.

En Berlino li laboris kiel ĝenerala klinikisto kaj estis nomumita de la duko Alberto la 7-a de Mecklenburg (1486-1547) apotekisto en Güstrow, kie li konatiĝis kun sia estonta edzino Barbara († 1561), filino de Andreas Schacht. Li edziĝis en 1543 kaj estis praktika apotekisto sed ĉiam envolvita en teologiaj disputoj, kio cetere finis kun la malamikeco de la urbestro Christoph Lorbeer († 1555). En la 14-a de junio 1544, li ricevis sian civitanecon en Stralsund kaj en la sekvanta jaro li prezentis al la Urba Konsilantato planojn por starigi municipan apotekon.

Pro tio en 1549 Joel iris al Greifswald kie li iĝis profesoro pri teologio kaj fizikisto (kuracisto) de la urbo. En 1550 li havis akran disputon kun la teologo Johannes Frederus (1510-1562) pro tio ke li postulis striktan dimanĉo-celebrigon. En 1555, en la Universitato de Rostock li ricevis sian licencadon pri Medicino.

En 1559, li ricevis plenan profesorecon pri medicino, en kiu li sugestis "Lernolibron pri Medicino" kaj la verko de Melanchthon "De anima", kaj aliflanke li plenumis botanikajn promenadojn kaj studojn kun siaj lernantoj. Samtempe li kombinis tiel ampleksan beletran aktivecon kaj praktikan lernadon kiel profesoro kaj kuracisto, kiu entenis la tutan kampon de la medicino.

Lia unua edziĝo produktis dekdu infanojn, el kiuj la plejmulto mortis antaŭ ol li. En 1562 li edziĝis duanupte kun Katharina Tremel. Kun ŝi li havis du filojn kaj unu filino. Post sia morto, lia dua edzino edziniĝis al la rektoro de Greifswald Lucas Taccius (1552-1612). Li estis enterigita en la Preĝejo de Sankta Nikolao, en Stralsund.

Verkaro redakti

  • Compendium der Medicin, 1559
  • Dissertatio De Paracelsicis quaestionibus, 1571, disputo kontraŭ la skribaĵoj de Leonhard Thurneysser (1531-1596)
  • De morbis hyperphysicis et rebus magicis Theses, Rostock, 1579
  • In Quo Universae Medicinae Compendium Succinctis Quaestionibus & Tabulis Comprehensum, & In Academia Gryphiswaldensi ante complures annos publice traditum 1616
  • Opera medica, Francisci Joelis medic. doct. et in Academia Gryphis-waldensi professoris celeberrimi. Opera medica, ante complures annos utilitatis publicae causa in lucem edita, nunc revisa, emendata, indicibusque necessariis exornata. 6 volumoj 1616
  • In Quo Practicae Seu Methodi Medendi Particularis Lib. III & IV. De Morbis Et Affectibus Thoracis, Ventriculi & intestinorum : Pro ut In Academia Gryphiswaldensi publice olim author tradidit 1618
  • In Quo Practicae Seu Methodi Curandorum Morborum Particularium Lib. V. VI. VII. VIII. IX. & X. De Morbis Et Affectibus Hepatis, Lienis, Renum, Vesicae, Genitalium, Mulierum, Puerorum, Et Externarum Partium 1622
  • In Quo Methodi Curandorum Morborum Universalium Libri Duo De Febribus & Venenis in genere & in specie continentur, Rostock 1629
  • In Quo Universae Medicinae Compendium Succinctis Quaestionibus & Tabulis Comprehensum, & In Academia Gryphiswaldensi ante complures annos publice traditum 1630[1]
  • Continet Methodum Universales curandi morbos Chirurgi manu ut plurimum tractandos, 1631
  • Liber experimentorum
  • Index et Commentarius in Pharmacopoeam Lubecensem[2]

Literaturo redakti

Referencoj redakti