Friedrich Martersteig

Friedrich MARTERSTEIG (naskiĝinta la 11-an de marto 1814 en Vajmaro, mortinta samloke la 6-an de septembro 1899) estis germana pentristo.

Friedrich Martersteig
Friedrich Martersteig, memportreto
Friedrich Martersteig, memportreto
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1814 (1814-03-11)
en Vajmaro
Morto 6-an de septembro 1899 (1899-09-06) (85-jaraĝa)
en Vajmaro
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

Martersteig faris la unuajn studojn en Vajmaro inter 1829 kaj 1834 antaů iro al Düsseldorf ĉe Theodor Hildebrandt kaj Wilhelm von Schadow. En 1838 li iris Parizon kaj iĝis disĉiplo de Paul Delaroche. Tie ĉi li pentris verkojn kun temoj el la Tridekjara milito, inter kiuj la tradono de Breisach al la vajmara duko Bernardo (nun en la Urbodomo de Vajmaro), el la svisa historio, ses bildojn el la vivo de Marteno Lutero, la tradono de la Aŭgsburga konfeso kaj la kondamno de Jan Hus.

En 1848 Martersteig forlasis Parizon kaj pentris sur Wartburg la alvenon de sankta Elizabeto. Poste li transprenis en Vajmaro en 1854 la postenon de instruisto de desegnado ĉe Sofia-fondaĵejo. Unu lia lernantino estis Auguste Ludwig. Tie estiĝis i.a. verkoj pri la lastaj tagoj de Thomas Münzer, pri scenoj el Hermann und Dorothea, pri la lutera alveno je Worms (1860), pri la poeta kronado de Ulrich von Hutten (1861), pri la vivo de Savonarola (sur sep bildoj), forpelo de la salcburgiaj protestantoj.

Manko de geniuleco plejparte kompensatas per konscienca strebado je perfekteco.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 363 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

  • "Martersteig, Friedrich Wilhelm" fare de Franz Vallentin, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 52 (1906), p. 558–559 (tie ĉi interrete