Frederiko Sylburgo (1536-1596) estis germana klasika filologo, kiu studis en la Universitatoj de Marburgo, Jena, Ĝenevo kaj Parizo kie lia profesoro Henri Estienne la Juna (1531-1598) ricevis gravajn kontribuaĵojn de Sylburgo en sia Greka Trezorejo. Kiam li reiris al Germanio, li oficis kiel profesoro en Neuhausen, proksima de Worms kaj en Lich, apud Gießen kie li eldonis la bonegan Institutiones in graecam linguam (1580) de Nikolaus Clenardus (1495-1542).

Fridericus Sylburgius
(1536-1596)
Zozimo de Panopoliso, Historia Nova, 1679
Zozimo de Panopoliso, Historia Nova, 1679
Persona informo
Naskiĝo 1536
en Wetter, apud Marburgo,  Germanio
Morto 17-a de februaro 1596
en Heidelberg,  Germanio
Lingvoj antikva grekafrancafru-nova altgermanalatina vd
Ŝtataneco Landgraflando HesioPalatinato vd
Alma mater Universitato de Jena
Universitato de Marburgo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo bibliotekisto • poeto • klasika filologo • tradukisto • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1583, li rezignis al sia posteno en Lich kaj translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno kie li aktivis kiel korektisto kaj eldonisto de la grekaj tekstoj por la libristo Johann Wechel. Al lia periodo el Frankfurt apartenas la eldonoj de Paŭzanio, Herodoto kaj Dionizo de Halikarnaso - kaj unu el liaj plej bonaj verkoj, alte laŭdigita de Carsten Niebuhr (1733-1815) - Aristotelo, la grekaj kaj latinaj fontoj por la historio de la romiaj imperiestroj kaj la Peri syntaxeos de Apolono Diskolo.

En 1591, li translokiĝis al Heidelberg, kie li fariĝis bibliotekisto de la palatina elektisto. La serio komencita de Wechel estis daŭrigita de Hieronymus Commelinus en Heidelbergo, al kiu Sylburgo eldonis Klementon de Aleksandrio kaj Justinon Martiron, Etymologicum magnum, Scriptores de re rustica, la grekaj gnomikajn poetojn[1] Ksenofono kaj Nonno el Panopoliso, krom aliajn verkojn. Ĉiuj verkoj de Sylburgo elmontras fortan kritikopovon kaj nelacigebla prilaboreco, kio eble estis la kaŭzo de lia morto.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti