Friedrich Wilhelm Gotter

Friedrich Wilhelm GOTTER (naskiĝinta en la 3-a de septembro 1746 en Gotha, mortinta samloke en la 18-a de marto 1797) estis germana verkisto.

Friedrich Wilhelm Gotter
Persona informo
Friedrich Wilhelm Gotter
Naskiĝo 3-an de septembro 1746 (1746-09-03)
en Gotha
Morto 18-an de marto 1797 (1797-03-18) (50-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Familio
Gefratoj Julie Gotter vd
Edz(in)o Luise Stieler vd
Infanoj Pauline Gotter vd
Profesio
Okupo poeto • teatra aktoro • libretisto • dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jam kiel knabo Gotter, per edukado kaj superregado de la franclingva dramo ĉe la Kortega teatro de Gotha, familiariĝis kun la franca kulturo. Ja, li eĉ mem provis verki dramojn en la franca lingvo.

Tiu ŝato ne perdiĝis dum la studo de jursciencoj en Göttingen (1763–66), la tempo kiel guberniestro (1768-69) aŭ dum du deĵorperiodoj kiel ambasadeja sekretario en Wetzlar (1767, 1769-71), kvankam li tie aliĝis al la tablorondo de Johann Wolfgang von Goethe. Vojaĝo tra Svislando en Lionon, kie li estis duka sekreta konsilisto, pliprofundigis lian francemon. La savo de la franclingva dramo iĝis lia vivotasko. Laŭ li servu teatrejoj al la amuzigo de la homoj; ĝi ne evoluu, kiel modis dum la epoko de Sturm und Drang, al propaganda loko.

Li jes laŭdis la goetan verkon Götz kaj laŭdegis verkojn de Ŝekspiro. Sed kiom fremdis al Gotter la tragika ĝenro montras kaj liaj transformigoj de la ŝekspiraj verkoj Romeo kaj Julieta ("happy end") kaj La Ventego (opero "Die Geisterinsel"), kiel ankaŭ la mallerte rigidaj tradukoj aleksandraj de francaj tragedioj ("Elektra", "Alzire"…).

Pli taŭgis al lia karaktero tradukoj de komedioj el la lingvoj franca, itala kaj angla. Lia instinkto je bona sursceneja efektigo - li mem estis elstara aktoro - igis liajn komediojn ( ekz. Die Dorfgalla, 1774; Die Erbschleicher, 1789) ege sukcesaj. La samo validis por la kantoteatraĵoj (ekz. Romeo und Julie; Der Jahrmarkt) kaj melodramoj (ekz. Medea) por kiuj komponis la muzikon laŭ karaktere simila Georg Benda.

Graveco redakti

Mankis originaleco kaj al la dramoj al liaj lirikaĵoj, kies kolekton li komencis en 1770 per la eldono de la unua Göttinger Musenalmanach laŭ franca modelo (kune kun Heinrich Christian Boie). Estante adepto de la raciisma imitadteorio li skribis kiel lumigita humanisto aŭ anakreone aŭ spritege (Gleim) aŭ kompateme (Young). Lia fleksiĝema kaj supleca lingvo allogis je muzikigado (Benda, Schweitzer, Reichardt…). De la grandega samtempa gloro, kio je granda parto ŝuldiĝis ankaŭ al la persona ĉarmo de Gotter, ne multo restis. Li iomete kuturhistorie gravis, antaŭ ĉio kiel pioniro de la blanka verso en la dramoverkado (ekz. Merope).

Eksteraj ligiloj redakti