Fritz Lang

(Alidirektita el Fritz LANG)

Fritz LANG (naskiĝis la 5-an de decembro, 1890, mortis la 2-an de aŭgusto, 1976) estis germana reĝisoro kaj scenaristo.

Fritz Lang
Persona informo
Fritz Lang
Naskonomo Friedrich Christian Anton Lang
Naskiĝo 5-an de decembro 1890 (1890-12-05)
en Vieno
Morto 2-an de aŭgusto 1976 (1976-08-02) (85-jaraĝa)
en Beverly Hills, Kalifornio,  Usono
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Religio kristanismojudismo vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco GermanioUsonoAŭstrio vd
Alma mater Königliche Kunstgewerbeschule München • Teknika Universitato ĉe Vieno vd
Familio
Edz(in)o Thea von Harbou • Lily Latté • Lisa Rosenthal vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktorofilmmuntisto • filmaktoro • filmproduktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1919–1960 vd
Verkado
Verkoj Metropolis ❦
M ❦
Der müde Tod ❦
Die Nibelungen ❦
Dr. Mabuse the Gambler vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fritz Lang (dekstre) kun kameraisto Curt Courant.

Naskiĝinte en Vieno, li komencis sian filmkarieron en Germanio kaj famiĝis pro ekspresionismaj mutfilmoj, kiuj brilis pro lertaj lumefektoj kaj ofte koŝmaraj kulisoj. Poste Lang lerte eluzis ankaŭ la sonteknikon: Ekzemple en la filmo M – eine Stadt sucht einen Mörder (= M – urbo serĉas murdiston) la murdisto daŭre fajfas la saman melodion.

En la jaro 1933 Fritz Lang elmigris al Usono. Lia filmo Das Testament des Dr. Mabuse (= La testamento de d-ro Mabuse), temanta pri krimeca personeco kies trajtoj parte similis al tiuj de Adolf Hitler, ĵus estis malpermesita en Germanio. En Hollywood Lang povis daŭrigi sian sukcesan filmkarieron. En 1956 li revenis al Germanio, sed la filmoj, kiujn li faris tie, ne plu rikoltis tiel grandan entuziasmon. Fritz Lang mortis en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Listo de filmoj redakti

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti