Gábor Bódy [bOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bódy Gábor estis hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto, sekreta informisto.

Gábor Bódy
Gábor Bódy en 1960
Gábor Bódy en 1960
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1946 (1946-08-30)
en Budapeŝto
Morto 24-an de oktobro 1985 (1985-10-24) (39-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Memorigilo Gábor Bódy
Familio
Edz(in)o Veruschka Bódy
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilozofokinisto
TTT
Retejo http://bodygabor.hu/
vdr

Gábor Bódy[1][2] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de oktobro 1985 en Budapeŝto.

Gábor Bódy (maldekstre supre)

Biografio redakti

Gábor Bódy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971, pli poste reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1975. Lia ĉefinstruisto estis Félix Máriássy. Jam dum la fruaj studentaj jaroj li partoprenis en filmoj kiel scenaristo, asistanto aŭ filmomuntisto, ekde 1971 kiel reĝisoro. Post la diplomoj li laboris en la hungara filma produktejo kiel arta kunlaboranto, la reĝisora statuso alvenis en 1980. Li instruis en Universitato Loránd Eötvös kaj de:Deutsche Film- und Fernsehakademie Berlin. Oficiale li mortigis sin, kiun la iamaj konatuloj ne kredas, ja li ricevis filmajn laborojn ankaŭ eksterlande, finance li ne malriĉis, lia familio estis en ordo kaj li ĉiam estis gaja. Li havis ekstergeedziĝan filinon (1977), lia edzino naskis filon en 1981. Laŭ nepublika listo li estis sekreta informisto.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Amerikai anzix (1975) - ankaŭ scenaristo kaj filmomuntisto
  • Psyché és Nárcisz-Psyché-Nárcisz és Psyché (filma triopo, 1979–1980) - ankaŭ scenaristo
  • Kutya éji dala (1983) - ankaŭ scenaristo, filmomuntisto kaj aktoro

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Három lányok (mallonga filmo, 1971)
  • De occulta philosophia (mallonga filmo, 1983)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1996)

Fontoj redakti

Referencoj redakti