Gábor Lajta
Gábor Lajta, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lajta Gábor estas hungara grafikisto, pentristo, koresponda membro de Hungara Belarta Akademio (2015).
Gábor Lajta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lajta Gábor |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1955 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pálné Veres High School • Universitato Eötvös Loránd • Bálint György Journalist Academy • Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • advokato |
Gábor Lajta [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Lajta frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981, ĵurnalistan diplometon post 3 jaroj. Inter 1982 kaj 1990 li estis redaktoro en filma revuo. En la studjaro 1987 li studis en Industriarta Altlernejo en Vieno helpe de stipendio, inter 1989-1992 en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1990 li estas profesia pentristo. Li ricevis denove stipendiojn en 2001 kaj 2011. Li ricevis premiojn inter 1994-2015.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1974, 1987, 1995, 2002, 2009, 2015)
- Kaposvár (1986)
- Parizo (1997, 1999)
- Székesfehérvár (2013)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Tampere (1986)
- Budapeŝto (1986, 1996, 2007)
- Vaŝingtono (2000)
- Arthalo Budapeŝto (2000)
- Parizo (2002)
- Pekino (2011)
- Munkeno (2016)
Elektitaj pentraĵoj, desegnaĵoj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-14 per la retarkivo Wayback Machine