Géza Györgyi (fizikisto)

Géza Györgyi [djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyi Géza estis hungara fizikisto, profesoro. Lia patro estis Géza Györgyi (kuracisto).

Géza Györgyi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1930 (1930-10-08)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aŭgusto 1973 (1973-08-24) (42-jaraĝa)
en Szeged
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Géza Györgyi
Frat(in)o Magdolna Zimányi
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Géza Györgyi [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1973 en Szeged.

Biografio redakti

Géza Györgyi frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo kun Zoltán Latinovits. Li akiris fizikistan diplomon en 1954 en Scienca Universitato Eötvös Loránd. Ekde 1953 li laboris en la centra fizika esplorinstituto. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis loke elektita revolucia sekretario, tial poste li havis malavantaĝojn, tamen li ne havis punojn. En 1959 li ricevis poliomjeliton, li paraliziĝis. En la sama jaro Universitato Kolumbio invitis lin parte por instrui, parte por resaniĝi, sed la hungara ŝtato malpermesis la vojaĝon. En la studjaro 1967 li esploris en Francio helpe de stipendio. Li doktoriĝis en 1971, iam li estis nomumita titulara profesoro. En 1973 li sinmortis. Li ricevis premiojn en 1955, 1972, 1973.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Relativitás- és kvantumelméleti problémák vizsgálata csoportelméleti módszerekkel (1957)
  • Elméleti magfizika (1961, 1965, pole: 1964)
  • Symmétrics et groupes en Mécanique Classique prérelativiste (1972)

Memorigiloj redakti

  • premio "Györgyi Géza" fondita en 1995

Fontoj redakti