Galina Starovojtova

Galina Vasiljevna STAROVOJTOVA (ruse Галина Васильевна Старовойтова; naskiĝis la 17-an de majo 1946 en Ĉeljabinsk, mortis la 20-an de novembro 1998 en Sankt-Peterburgo) estis rusa politika agantino, parlamentano al Ŝtata Dumao de Rusio.

Galina Starovojtova
Старовойтова в 1996 году (cropped).png
Persona informo
Галина Васильевна Старовойтова
Naskiĝo 17-an de majo 1946 (1946-05-17)
en Ĉeljabinsk
Morto 20-an de novembro 1998 (1998-11-20) (52-jara)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro pafarmilo [#]
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco SovetunioRusio [#]
Alma mater Faculty of Psychology, Saint Petersburg State University [#]
Partio senpartia [#]
Familio
Patro Q32362419 [#]
Profesio
Okupo politikisto • antropologo • sociologo • homrajta aktivulo • membro de la ŝtata Dumao [#]
Aktiva en Moskvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi famiĝis aparte pro agado favore al defendo de homrajtoj en Rusio, klopodis aktive kontraŭstari al naciismo, politikaj reprezalioj, militista aktivado en Ĉeĉenio aŭ kaŝado de komunistaj krimoj. Ŝi ne kaŝis sian malemon al kontraŭjudismoŝovinismo.

Decembre 1992 prezentis projekton de leĝo pri malpermeso plenumi kelke da publikaj funkcioj fare de kunlaborantoj de komunismaj sekretaj servoj kaj funkciuloj de Komunista Partio de Sovetunio. Estis konsilistino de Boris Jelcin pri naciecaj aferoj. Pli frue laboris en komitato pri protekto de homrajtoj ĉe la Supera Soveto de Sovetunio. Ŝi ankaŭ okupiĝis pri scienca agado. En 1996 entreprenis agadon por partopreni prezidentan balotadon.

Ŝi estis murdita la 20-an de novembro 1998 sur la ŝtuparo de sia domo ĉe la bulvardo apud la kanalo de Gribojedov.

FontoRedakti