George Christopher Williams

George Christopher WILLIAMS (12a de Majo, 1926 – 8a de Septembro, 2010) estis usona evoluisma biologo.[1][2][3]

George Christopher Williams
Persona informo
George C. Williams
Naskiĝo 12-an de majo 1926 (1926-05-12)
en Charlotte
Morto 8-an de septembro 2010 (2010-09-08) (84-jaraĝa)
en Setauket-East Setauket
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso vd
Profesio
Okupo zoologobiologo vd
Laborkampo evolua biologio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Williams estis profesoro de biologio en la Ŝtata Universitato de Novjorkio en Stony Brook, kiu estis plej bone konata pro sia vigla kritiko de la "gruposelekto". La laboro de Williams tiukadre, kun tiuj de W. D. Hamilton, John Maynard Smith, Richard Dawkins, kaj de aliaj kondukis al la disvolvigo de la "gen-centrita" rigardo al evoluismo en la 1960-aj jaroj.

Artikolo de Williams de 1957 nome Pleiotropy, Natural Selection, and the Evolution of Senescence estas unu el la plej influaj en la evoluisma biologio de la 20-a jarcento, kaj enhavas almenaŭ 3 fundamentaju ideoj.[4] La centra hipotezo de "antagonia plejotropio" restas la hegemonia klarigo pri "maljuniĝo". En tiu artikolo Williams estis ankaŭ la unua kiu proponis, ke maljuniĝo estu ĝenerale sinkronigita pere de natura selektado.

Williams estas ankaŭ bone konata pro sia laboro pri la evolucio de sekso kaj seksa reproduktado, kaj estis defendanto de la evolucia medicino.

Libroj redakti

  • Williams, G.C. 1966. Adaptation and Natural Selection. Princeton University Press, Princeton, N.J.
  • Williams, G.C., ed. 1971. Group Selection. Aldine-Atherton, Chicago.
  • Williams, G.C. 1975. Sex and Evolution. Princeton University Press, Princeton, N.J.
  • Paradis, J. kaj G.C. Williams. 1989. T.H. Huxley's Evolution and Ethics : with New Essays on its Victorian and Sociobiological Context. Princeton University Press, Princeton, N.J.
  • Williams, G.C. 1992. Natural Selection: Domains, Levels, and Challenges. Oxford University Press, New York.
  • Nesse, R.M. kaj G.C. Williams. 1994. Why We Get Sick : the New Science of Darwinian Medicine. Times Books, New York.
  • Williams, G.C. 1996. Plan and Purpose in Nature. Weidenfeld & Nicolson, London (published in the U.S. in 1997 as The Pony Fish's Glow: and Other Clues to Plan and Purpose in Nature. Basic Books, New York).

Notoj redakti

  1. . George C. Williams (1926-2010). Arkivita el la originalo je 21a de Januaro, 2014. Alirita 10a de Septembro, 2010. Arkivigite je 2014-01-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-21. Alirita 2021-11-09.
  2. George C. Williams (1926-2010) (2010-09-09). Arkivita el la originalo je 2010-09-14. Alirita 2021-11-09.
  3. (2010) “George C. Williams (1926–2010)”, Nature 467 (7317), p. 790. doi:10.1038/467790a. 
  4. (1957) “Pleiotropy, Natural Selection, and the Evolution of Senescence”, Evolution 11 (4), p. 398–411. doi:10.2307/2406060. 

Eksteraj ligiloj redakti