Gerhard Richter
Gerard RICHTER (naskiĝis la 9-an de februaro 1932) estas germana pentristo.
Gerhard Richter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1932 (92-jaraĝa) en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Duseldorfo |
Familio | |
Edz(in)o | Isa Genzken (mul) (1982–1993) |
Parencoj | Heinrich Eufinger (mul) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo fotisto vidartisto universitata instruisto artisto |
Verkoj | Fenestro de Gerhard Richter en la Katedralo de Kolonjo 48 Portraits Candle (Kerze) |
TTT | |
Retejo | http://www.gerhard-richter.com/ |
Richter vivas kaj laboras en Kolonjo. Li estas unu el la vivantaj artistoj kun la plej internacia rekono kaj kiuj atingas la plej altajn prezojn sur la arta merkato.
Biografio
redaktiEkde la komenco de la sesdekaj jaroj, Richter esploris la pentrarton kun ampleksa vario de lingvoj (kiel realismo kaj abstrakta ekspresionismo) kaj temoj (portretoj, pejzaĝoj, mortvivaĵoj, geometrioj). Richter estis edukita en la Germana Demokratia Respubliko sub la dogmoj de socialisma realismo. Lia restado ĉe Documenta II en Kaselo en 1959 prezentis lin al la abstrakta laboro de Jackson Pollock kaj Lucio Fontana kaj igis lin decidi translokiĝi al la Okcidento, al Duseldorfo, en 1961.
Li studis ĉe la Duseldorfa Artakademio, kio permesis al li veni en kontakton kun la Fluxus-grupo kaj kun artistoj kiel ekzemple Blinky Palermo kaj Sigmar Polke. En 1962, Richter kunfandis pentradton kaj fotarton en siaj bonkonataj "fotopentraĵoj". La unua estis Tisch (Tablo) (1962), oleo-pentrado de gazetara bildo. Per tiu ĉi laboro li komencis la Atlas-arkivon, tre ampleksan indekson kie la artisto konservas ĉiujn bildojn kiuj havis ian rilaton al liaj verkoj, precipe ĉar ili estis liaj fontoj. Per fotografia pentrado, Richter tradukas amatoran fotarton en pentraĵon kaj plue subfosas nociojn de persona aŭ unuopa stilo. La uzo de seka peniko sur la malseka surfaco de la kanvaso servas por krei neklaran kaj efemeran efikon, kiu ligas al la historia kondiĉo de ambaŭ amaskomunikiloj: la travidebleco de fotarto kaj la mem-referenco de pentraĵo. La griza tono kontrastas kun la elekto de intimaj temoj aŭ ligita al la problemo de historia reprezentado.