Federacia vojo 5

interregiona vojo en Germanio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 5)

La federacia vojo 5 - germane Bundesstraße 5 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi kun kelkaj malgrandaj interrompoj vojas 555 kilometrojn tra la federaciaj landoj Ŝlesvigo-Holstinio, Hamburgo, ree Ŝlesvigo-Holstinio, Meklenburgio-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Berlino kaj ree tra Brandenburgio. La plej okcidenta kaj norda punkto estas la komunumo Ellhöft ĉe la limo al Danio kaj la plej orienta kaj suda la komunumo Frankfurto ĉe Odro ĉe la limo al Pollando. Gravaj urboj survojaj estas Husum, Heide, Hamburgo, Lauenburg, Ludwigslust, Perleberg, Nauen kaj Berlino. Historie la vojo nomiĝis regna vojo 5 - germane Reichsstraße 5 - kaj plu gvidis orienten tra Breslaŭo (ekde 1945 esperante Vroclavo) ĝis la urbo Beuthen (ekde 1945 Bytom), kiu pro limŝanĝoj jam ekde 1921 estis limurbo al Pollando.

Federacia vojo 5
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 555 km
Landoj: Ŝlesvigo-Holstinio,
Hamburgo,
Meklenburgo-Antaŭpomerio,
Brandenburgio,
Berlino
Mapo
Foto
la federacia vojo 5 en dense loĝata kvartalo de Hamburgo
la federacia vojo 5 en dense loĝata kvartalo de Hamburgo
la federacia vojo 5 en dense loĝata kvartalo de Hamburgo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr