Giebułtów (Malsupra Silezio)

Giebułtów [elparolu: giebuŭtuv]; (germane Gebhardsdorf, Gebhardtsdorf, 1570Göppersdorf, 1753Geppersdorf ĝis 1945) estas ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówecki en Komunumo Mirsk en Izera montetaro.
Al Giebułtów apartenas loĝloketoj, kiuj estis eksaj vilaĝoj:

  • Giebułtówek [elparolu: giebuŭtuvek] (germane: Neu Gebhardsdorf)
  • Augustów [elparolu: aŭgustuv] (germane: Augustthal – honore al Auguste von Üchtritz), lokita en 1738. Ankaŭ aliloke oni informas, ke en la unua duono de la 15-a jarcento lokiĝis ĉi tie eksaj loĝantoj de Lubomierz. Ili kiel viktimouloj pro husanaj militoj ekloĝis sur la arbara elradikejo kun helpo de kavaliroj el proksima kastelo Świecie.
  • Wola Augustowska [elparolu: vola aŭgustovska] (germane: Estherwalde – honore al Esther von Üchtritz). La unuaj priskriboj pri Wola Augustowska devenas el la jaro 1710.
Giebułtów
vilaĝo en Pollando
Giebułtów (Malsupra Silezio) (Pollando)
Giebułtów (Malsupra Silezio) (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Giebułtowa
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Mirsk
Koordinatoj 50° 59′ N, 15° 21′ O (mapo)50.97833333333315.348611111111Koordinatoj: 50° 59′ N, 15° 21′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 355-440 m
Areo 12,07 km²
Loĝantaro 1146 (en 2005)
Poŝtkodo 59-632
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Historio redakti

La vilaĝo Giebułtów ekestis en 1328. Tra preskaŭ la 500 jaroj, ĝis 1815, la vilaĝo situis tuj ĉe limo de Silezio sur la flanko de Luzacio. En 1431 Giebułtów milite invadis husanoj. Mirsk, kiu troviĝis nur 3 km oriente de la vilaĝo, estis proprietaĵo de Habsburgoj.
En 1508 estadis ĉi tie (en domo numero 3) germana kleriko Johann Tetzel, kiu vendadis indulgencoj, kio interalie estis kaŭzo de reformacia ekagado de Marteno Lutero. Lernejo troviĝas en la vilaĝo de 1632. Kiam alvenadis novaj enmigrantoj el Ĉeĥio ekestis novaj partoj de la vilaĝo: Nowy Giebułtów (1663) kaj Górny Giebułtów (1674). Sekvaj aroj de enmigrantoj venis en 1712 kaj en 1730 – pro tio ĉeĥa setlejo estis forta kaj vivipova. Tiam Giebułtów troviĝis sub regado de Ĉeĥio, sekve de Aŭstrio kaj poste de Prusio. Dume de la dua mondmilito ĉi tie troviĝis filio de koncentrejo Gross-Rosen, kie virinoj laboris en teksa fabriko.

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo patronata de sankta Arkianĝelo Mikaelo redakti

Preĝejo patronata de sankta Arkianĝelo Mikaelo estis ekkonstruita en 1530 surloke de kapelo, kiu ekestis en 1508. La preĝejo estis plukonstruita en 1668 kaj alikonstruita en la jaroj 17031707 laŭ baroka stilo. Sur la turo de la preĝejo troviĝas sunhorloĝo el 1727 kun blazona kartuŝo kaj mekanika horloĝo el la fino de la 19-a jarcento (la plej probable el 1862), kaj faris ĝin G.Henkel. Eno de la preĝejo devenas el la 18-a jarcento. Vidindaj estas tomboŝtonoj el la 17-a kaj el la 18-a jarcento. La plej valora estas tute figura tomboŝtono de von Üchtritz († 1693). Kiam aŭstraj ordonpovuloj malordonis al kredantoj el Silezio partopreni en protestantaj mesoj (16541744), tiam la preĝejo en Giebułtów servis al tiuj evangelianoj, kiuj multenombre venadis ĉi tie el Silezio. Ĉi tio estis ĉelima preĝejo, kiu staris jam sur la tereno de la Saksio. Post la dua mondmilito la preĝejo ekservis al katolikoj.

Ruino de la palaco redakti

En la vilaĝo troviĝas ruino de la baroka palaco, kiu estis konstruita sur la tute nova, senkonstruita loko en la jaroj 16611665 (laŭ dato sur la portalo 1760). Christopf von Üchtritz – proprietulo de la vilaĝo estis fondinto de la palaco.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti


Vilaĝoj de Komunumo Mirsk:
BrzeziniecGajówkaGiebułtówGierczynGrudzaKamieńKarłowiecKłopotnicaKotlinaKrobicaKwieciszowiceMlądzMroczkowiceOrłowiceProszowaPrzecznicaRębiszów