Gilbert White

Gilbert White (18an de julio 172026an de junio 1793) estis naturalisto, ornitologo kaj birdoŝatanto.

Gilbert White
Gilbert White.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1720 (1720-07-18)
en Selborne
Morto 26-an de junio 1793 (1793-06-26) (72-jara)
en Selborne
Religio Anglikanismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Oriel College • Queen Mary's School for Boys, Basingstoke [#]
Familio
Gefratoj Thomas White • Benjamin White [#]
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • ekologo • pastroverkisto • natursciencisto [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
Verkado
Verkoj The Natural History and Antiquities of Selborne [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

White naskiĝis ĉe la ava paroĥejo ĉe Selborne en Hampshire. Li estis edukita de privata tutoro en Basingstoke antaŭ eniri en la Oriel College de la Oksforda Universitato. Li ordeniĝis unuarange en 1746 kaj definitive en 1749. Poste li estis pastro en Hampshire kaj Wiltshire, inklude Selbourne. White estis ankaŭ lernejestro ĉe Oriel College. En 1784 li iĝis denove pastro de Selborne lastfoje, kaj tiel restis ĝis sia morto.

White famiĝis ĉefe pro sia verko Natural History and Antiquities of Selborne (1789) (Natura Historio kaj Antikvecoj de Selborne). Tiu estis kompilaĵo de liaj leteroj al Thomas Pennant, la tiama ĉefa brita zoologo, kaj al S-ro Daines Barrington, angla advokato kaj membro de la Royal Society. Tiuj leteroj enhavis la malkovrojn de White pri lokaj birdoj, aliaj animaloj kaj plantoj. White emis distingi birdojn per observado pli ol per kolektado de specimenoj, kaj tiele ĝi estis unu el la unuaj kiuj separis la similajn laŭ aspekto Ĉifĉafo, Fitiso kaj Arbarfiloskopo pro iliaj kantoj.

White estas konsiderataj de multaj kiel la unua angla ekologiisto kaj unu el la fondintoj de la moderna respekto por la naturo.