Gofio [GOfjo][1] estas manĝaĵo produktita de malneta faruno el rostitaj cerealoj, ĝenerale de tritikomaizo, uzata en diversaj nutropreparaĵoj. Ĝi estas simila al la blanka faruno, sed kun pli malhela aŭ flaveca nuanco, depende de la preciza kompono kaj de la grado je kiu ĝi estis rostita.

Plado de gofio.
Muelilo de gofio.

En la Kanariaj insuloj la "gofio" estis konsumita de la indiĝenaj guanĉoj,[2] de etno de berberoj, ekde antaŭhispanaj tempoj. Aktuale ĝi estas la plej tradicia manĝaĵo de la kanaria insularo, kaj estas centra elemento de la kanaria kuirarto kaj referenco de ties identeco. La Protektita Geografia Indiko "Gofio canario" estas rekonata de la Eŭropa Komisiono ekde la 10a de februaro 2014.

Krom ties konsumo en la devenlokoj de Kanarioj, la gofio etendiĝis al diversaj partoj de la mondo ĉefe pro la elmigrado de kanarianoj, kaj tial ĝi estas konsumata en Kaboverdo, Kubo, Usono, Nikaragvo, Puertoriko, Domingo, Okcidenta Saharo, Urugvajo kaj Venezuelo. Menciindas ke en tiu laste menciita lando la rostita faruno el tritiko estas nomata gofio canariogarfia, dum tiu el maizo estas nomata fororo. En Panamo, estas nomata "cofio" simila preparaĵo de rostita maizo muelita kaj sukero.

Notoj redakti

  1. Academia Canaria de la Lengua (2010). «gofio». Diccionario básico de canarismos. Alirita la 10an de Junio 2021.
  2. Abréu Galindo, Juan de (1940) [1632]. [mdc.ulpgc.es/utils/getdownloaditem/collection/MDC/id/85649/filename/123093.pdf/mapsto/pdf «Capítulo XII» (pdf).] Historia de la conquista de las siete islas de Gran Canaria. Biblioteca Canaria III. Santa Cruz de Tenerife: Valentín Sanz. p. 221. Konsultita la 12an de septembro 2014.

Bibliografio redakti

  • «Tecnología aplicada a las empresas productoras de gofio canario». El gofio, un alimento tradicional canario. Centro de la Cultura Popular Canaria. 2006. pp. 91-102. ISBN 84-7926-527-2.