Gonzalo Julio Gonzales Ponseca Rubalcaba (* 27-an de majo 1963 en Havano) estas kuba ĵazpianisto. Krom kubo-rokmuzikaj projektoj li prizorgas la klasikan pianotriopon.

Gonzalo Rubalcaba
Persona informo
Naskonomo Gonzalo Julio González Fonseca
Aliaj nomoj Gonzalo Rubalcaba
Naskiĝo 27-an de majo 1963 (1963-05-27) (60-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto • ĵazpianisto
TTT
Retejo http://www.g-rubalcaba.com/
vdr
Gonzalo Rubalcaba

Vivo redakti

Rubalcaba devenas de muzikema familio kaj estas filo de pianisto Guillermo Rubalcaba kaj nepo de komponisto Jacobo Gonzales Rubalcaba. Komence li lernis ludi frapinstrumentaron kaj prezentis jam kiel kvinjarulo. Inter 1971 kaj 1983 li sekvis klasikmuzikan edukadon. Li studis perkutadon pianludon, kaj kompozicion ĉe konservatorio kaj poste ĉe la Havana Instituto de Belaj Artoj (ekzameno pri kompozicio en 1983).

Krom eŭropa klasika muziko lin ankaŭ influis la populara kuba muziko, en kiu eblis improvizi kaj enigi proprajn muzikajn ideojn. La unuan fojon Rubalcaba koncertvojaĝis ekster Kubo en 1980 – en la aĝo de 17 jaroj - al Panamo kaj Kolumbio; poste li vojaĝis en 1983 kun la salsobando Orquesta Aragon al Afriko kaj al Parizo.

Dizzy Gillespie estis la unua usona muzikisto, kun kiu li en 1985 kunlaboris en Havano. Lia kunlaboro kun la germana muzikproduktisto rezultigis unuajn tutmondajn publikadojn kaj koncertvojaĝojn en Eŭropo. Gonzalo geedziĝis novembron de 1986. Li kaj sia edzino Maria transloĝiĝis en 1990 al Sankta Domingo en Domingo (ekde 1996 ili loĝas en Florido kaj havas intertempe tri gefilojn en la aĝoj de 8, 12 kaj 14 jaroj).

En Usono li unuafoje rajtis koncerti en 1993 post propeto de Wynton Marsalis kaj de la vidvino de Dizzy Gillespie.

Verkaro redakti

Jam dum la studon li muzikis kun Frank Emilio, Chucho Valdés, Paquito D'Rivera kaj Arturo Sandoval. En 1985 li prezentis sian propran bandon Grupo Projecto dum la Nordamara Ĵaz-Festivalo kaj la ĴazFesto Berlino, kun kiu li verkis pri kunfando de ĵazroko, bibopo kaj kuba son-muziko. Siajn unuajn sonregistraĵojn li faris en la Egrem-Studioj en Havano komence ĝis meze de la 80-aj jaroj (i. a. „Inicio“ – solopiano-albumo kaj „Concierto Negro“). Komence de 1986 li publikigis tri albumojn per la frankfurta diskeldonejo „Messidor“ kun sia Kuba Kvaropo: „Mi Gran Pasion“, „Live in Havana“, kaj „Giraldilla“. Ĉi tiuj registraĵoj montras lian temperamenton, lian virtuozecon kaj ke li tiutempe jam estis influita de ĵazo. La ĵazelementoj tiam ja estis eroj de sia muziko, sed li pli laboris per perkutado kaj ritmoj, do eroj de afrik-kuba tradicio.

En 1986 Gonzalo Rubalcaba konvinkis per prezentado sur la Ĵaz-Festivalo je Havano li koncertis per triopo kun Charlie Haden kaj Paul Motian. En 1989 Charlie Haden irigis lin al Internacia Ĵaz-Festivalo de Montrealo, por denove ludi en ĉi tiu triopo. (La sonregistraĵoj publikigis nur en 1997 sub la titolo „The Montréal Tapes: Charlie Haden with Gonzalo Rubalcaba & Paul Motian“.) Pli malfrua registraĵo de la triopo de la Ĵaz-Festivalo je Montreux en 1990 aperis en 1991. La komence publikigita studio-albumo „The Blessing“ (kun Haden kaj Jack DeJohnette jam montras la ĵazpianiston Gonzalo Rubalcaba.

En 1992 li surdiskigis per sia novformita bando Proyecto Latino sian „Suite 4 Y 20“. Dumpase de la postvenontaj jaroj ĉiam denove sekvis novaj diskoj, ekzemple omaĝo al Dizzy Gillespie („Diz“) aŭ la granda latinid-ĵaza suito „Antiguo“, sur kiu li prezentis la sumon de sia ĝistiama muzikado kaj de ĉiuj siaj influoj. Okulfrapas ĉiam denove lia brila virtuozeco, kiu tamen efikas kvazaŭ memkomprenebla. Je preciza aŭskultado tamen ankaŭ okulfrapas gravaj apartaĵoj de la melodiaro, melodiaro kiu saltas tien kaj reen inter la stiloj – komencanta en la lingvo de moderna ĵazo, poste transiranta en klasikajn aŭ kubajn formoj, kvazaŭ la pianisto ne diferencigus inter ili.

Per „Inner Voyage“ Gonzalo Rubalcaba entreprenis vojaĝon internen, esploris nuancojn. En „Nocturne“ – ankaŭ tre intima albumo, Charlie Haden kaj Rubalcaba 2002 sonregistris kubajn kaj meksikajn bolerojn - por Rubalcaba iaspeca omaĝo al la pli malnova generacio de Kubo.

En 2001 li vojaĝis en kvar diversaj ensembloj, i. a. En duopo kun Chick Corea, en 2002 li elsondis la eblecojn de triopo en la kontrastriĉa „Supernova”. La albumo „Paseo“ ree ligas al liaj pli elektromuzikaj ekskursoj de „Antiguo“ – latinamerika kunfandomuziko, improvizita moderna ĵazo kaj reveno al la kubaj radikoj.

Stilo redakti

Malgraŭ lia granda stila larĝeco Gonzalo Rubalcaba tamen nuntempe klare validas kiel ĵazpianisto. Pro sia afrik-kuba fono kaj lia pli frua perkutado-edukado la ritmo ludas gravan rolon en lia muzikado. Li mem rigardas pianon ankaŭ kiel „ero de la perkutinstrumenta familio“. Grandiozan ritman, melodian kaj harmonian ideoriĉecon li pruvas ankaŭ en „The Trio“ kun Brian Bromberg kaj Dennis Chambers, 'diserigante' ĵazajn normkantojn kaj kunmetante ilin kiel tute novajn apartajn pecojn.

Diskoj redakti

  • Live in Havana (1987)
  • Mi Gran Pasion (1989)
  • Giraldilla (1990)
  • Discovery – Live At Montreux (1991)
  • The Blessing (1991)
  • Images - Live At Mt. Fuji Jazz Festival (1991, 24-an kaj 25-an de aŭgusto)
  • Diz (1994)
  • The Trio (1997)
  • Flying Colors (1998)
  • Antiguo (1998)
  • Inner Voyage (1999)
  • Supernova (2001)
  • Nocturne (2002)
  • Land Of The Sun (2004)
  • Paseo (2004)
  • Solo (2006)
  • Avatar (2008)
  • Fé (2010)

Fontoj redakti