Graham Greene (aktoro)

Graham GREENE (naskiĝinta la 22-an de junio 1952) estas kanada aktoro nomumita al Premio de Akademio.

Graham Greene
Graham Greene en 1998
Graham Greene en 1998
Persona informo
Graham Greene
Naskiĝo 22-an de junio 1952
en Six Nations Rezervejo, Brantford, Ontario, Kanado
Etno Oneida vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco KanadoHaudenosaunee vd
Familio
Edz(in)o Hilary Blackmore (1994–nuntempo)
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • muzikisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
Aktorado
Fama rolo Piedbatanta Birdo en Dances with Wolves
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Graham Greene naskiĝis en rezervejo Six Nations en vilaĝo Oshweken en Ontario. Li apartenas al tribo de oneidoj. Li vivis kun sia patrino Lilian kaj la patro John Greene, kiu estis ŝoforo de ambulanco kaj riparisto. Kiel junulo li vivis en Hamilton en Ontario. Liaj unuaj paŝoj al amuzindustrio komencis en tempo, kiam li faris soniston al rokmuzikaj grupoj. Li partoprenis teatran lernejon por indiĝenaj loĝantoj kaj li komencis aperi en teatroj en Toronto kaj en Anglio.

Lia unua filmo estis Running Brave (1983), poste li aperis ekzemple en filmoj Revolucio (1985) aŭ en Powwow Highway (1981), sed rolo, kiu alportis al li gloron, estis nomumita al Oskaro rolo de Piendbatanta Birdo en Dances with Wolves de Kevin Costner. Sekvis pluaj filmoj, li rolis ĉeflanke de Val Kilmer.

En 1997 li estis hospitaligita pro atako de depresio nur post kunpuŝiĝo kun polico. Kiam li resaniĝis, li rolis grandan rolon de indiano Arlen Biterbuck, atendanta en ĉelo de mortokoridoro al plenumo de verdikto en filmo The Green Mile (Verda mejlo).

Graham Greene estas por multaj konata kiel indiana estro, ŝpuristo, batalanto, ŝamano ktp. Lia tuta agado en la profesio turniĝas ĝuste ĉirkaŭ indianoj kaj li, indiano mem, estas pro tio tre fiera. Nuntempe li dume filmis sian lastan filmon The Stone Child (2008), kiu kolektis tra Ameriko en festivaloj multaj aprezoj.

Eksteraj ligiloj redakti