Gregorij Sergejeviĉ Ŝvedov (ruse Григорий Сергеевич Шведов, naskiĝinta la 14-an de oktobro 1976) estas rusa homrajta aktivulo kaj ĵurnalisto, konata pro siaj klopodoj pri antaŭenigo de la homaj rajtoj en Rusio kaj la pli vasta geografia regiono Kaŭkazio. Li plurajn jarojn estis aktivulo de la organizaĵo Memorial, kaj nun estas la eldonisto kaj ĉefredaktisto de la retejo Kaŭkazia Nodo (Кавказский узел), reta gazeto en la rusa kaj angla por sendependaj informoj pri politika subpremado, perfortoj de homaj rajtoj kaj la daŭra perforta konflikto en la tuta geografia regiono Kaŭkazio.[1] En 2012, li ricevis la nederlandan premion Geuzenpenning pro lia engaĝiĝo,[2] post kiam en 2007, la tuta reteja teamo jam estis premiita per la premio "Libera Gazetaro de Orienta Eŭropo", kiu estas donita komune fare de la germana gazeto Die Zeit kaj la norvega liberparolada organizaĵo Fritt Ord.[3]

Gregorij Ŝvedov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1976 (1976-10-14) (47-jaraĝa)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Rusa Ŝtata Hom-Scienca Universitato
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • ĵurnalisto
vdr

La retejo pro sekurecaj riskoj ne havas ajnan redakcian oficejon.[4] Gregorij Ŝvedov kutime laboras en Moskvo dum multaj el la proksimume kvindek aliaj raportistoj estas disvastigitaj ĉirkaŭ la kaŭkazia regiono, inkluzive de la du al Rusio apartenantaj federaciaj regionoj Norda Kaŭkazio (kun la regionoj Volgograda provinco, Astraĥana provinco, Rostova provinco kaj Krasnodara regiono kaj la du respublikoj Kalmukio kaj Adigeio) kaj Norda Kaŭkazo (kun la Stavropola regiono kaj la respublikoj Karaĉajio-Ĉerkesio, Kabardio-Balkario, Nord-Osetio, Inguŝio, Ĉeĉenio kaj Dagestano) kaj de la tri sendependaj ŝtatoj de Suda Kaŭkazio, nome Kartvelio (kun la aŭtonoma respubliko Aĝario kaj la du sendependismaj regionoj Abĥazio kaj Suda Osetio), Azerbajĝano (kun la secesia teritorio Monta Karabaĥo) kaj Armenio. Por ĉiuj menciitaj landoj kaj subregionoj ekzistas propraj novaĵaj kategorioj. La raportistoj restas en komputila kontakto tra virtuala oficejo. Pro sekurecaj zorgoj, kelkaj el la korespondantoj publike ne uzas siajn nomojn.[4]

Referencoj redakti