Gvarano

(Alidirektita el Gvaranao)

Gvarano[1] el la portugala guaraná [ɡwaɾɐˈna]), (Paullinia cupana, sin. P. crysan, P. sorbilis) estas grimpplanto en la familio de Sapindacoj, apartenanta al la amazona baseno kaj precipe ofta en Brazilo. Gvarana havas grandajn foliojn kaj arojn da floroj kaj estas plej konata pro la semoj de ĝiaj fruktoj, kiuj havas proksimume la grandecon de kafosemo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gvarano


Biologia klasado
Regno: Plantoj
(senranga klaso) Rozedoj
Ordo: Sapindaloj
Familio: Sapindacoj
Genro: Paullinia
Specio: Gvarano
Paullinia cupana
Kunth
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel dieta suplemento aŭ herbaĵo, gvaranaj semoj estas efika stimulilo:[2] ĝi enhavas ĉirkaŭ duoble la koncentriĝon da kafeino trovita en kafosemoj (ĉirkaŭ 2-4,5% da kafeino en gvaranaoj semoj, kompare al 1-2% por kafosemoj).[3] La aldonaĵo gajnis konatecon pro sia uzo en energiaj trinkaĵoj. Kiel ĉe aliaj plantoj produktantaj kafeinon, la alta koncentriĝo de kafeino estas defenda toksino, kiu forpuŝas plantomanĝantojn de la bero kaj ĝiaj semoj.[4]

La koloro de la frukto varias de bruna ĝis ruĝa kaj ĝi enhavas nigrajn semojn parte kovritajn de blankaj ariloj. La kolora kontrasto kiam la frukto estas disfendita estis komparita kun la aspekto de okulgloboj kaj fariĝis la bazo de devenmito ĉe la Sateré-Maûe'-homoj.[5]

Historio kaj kulturo redakti

La vorto gvarano devenas de la gvarania vorto guara-ná, kiu havas sian originon en la Sateré-Maûe-vorto por la planto, warana,[6] kiu en la gvarania signifas "frukto kiel la okuloj de la homoj" aŭ "okuloj de la dioj".

Gvarano ludas gravan rolon en Tupia kaj Gvarani-kulturo. Laŭ mito atribuita al la Sateré-Maûe'-tribo, la malsovaĝigo de gvarano originis de diaĵo mortiginta karan vilaĝan infanon. Por konsoli la vilaĝanojn, la bonvola dio eltiris la maldekstran okulon de la infano kaj plantis ĝin en la arbaro, rezultigante la sovaĝan variaĵon de gvarano. La dio tiam deŝiris la dekstran okulon de la infano kaj plantis ĝin en la vilaĝo, estigante hejmigitan gvaranon.[7]

La gvaranioj faras tizanon per senŝeligado, lavado kaj sekigado de la semoj, kiujn ili poste muelas en delikatan pulvoron. La pulvoro estas knedita en paston kaj poste aliformita en cilindrojn. Ĉi tiu produkto estas konata kiel gvarana pano, kiu estas raspita kaj poste mergita en varman akvon kune kun sukero.[8]

Ĉi tiu planto estis prezentita al eŭropaj koloniigistoj kaj alportita en Eŭropon dum la 16a jarcento de Felip Betendorf, Oviedo, Hernández, Cobo kaj aliaj hispanaj kronikistoj. Antaŭ 1958, gvaranaĵoj estis jam komercigitaj[8][9] [dubinda - diskutaĵo].

Priskribo redakti

Aspekto kaj ŝelo redakti

Gvarano estas ligna planto; ĝi kreskas kiel grimpanta arbedoliano, kiu povas atingi altojn ĝis 12 metroj en naturaj tropikaj lokoj.[10] La ŝelo estas komence brunece mole harplena kaj baldaŭ kalviĝas. Nur en Paullinia cupana var. sorbilis ĉeestas ĉiroj, ili situas en la foliaj aksoj.

Folioj redakti

La alterne aranĝitaj folioj longas 20 ĝis 35 centimetrojn kaj dividiĝas en petiolo kaj folia klingo. La petiolo kaj foliaj rakioj estas supre kanelformaj, konveksaj kaj iomete striitaj. La ledeca, kalva, nepinia folia klingo enhavas kvin 10 ĝis 20 cm longajn kaj 4,5 ĝis 9 cm larĝajn foliajn sekciojn.[11] La supraj foliaj sekcioj estas longformaj kaj la malsupraj - ovformaj. La fina flugfolio havas pintan aŭ preskaŭ kojnoforman bazon kaj ĉe la flankaj folietoj ĝi estas rondeta ĝis pli malpli tigforma. La folia rando estas pli malpli klare ĝis apenaŭ rekoneble segildenta. La stipuloj longas 2 ĝis 3 milimetrojn.[12]

Infloresko kaj floro redakti

Gvarano estas monoika. Kelkaj floroj grupiĝas kune flanke, fine aŭ ĉe la komencitaj ĉiroj en racemaj infloreskoj. Povas esti infloreska tigo. La infloreska akso havas diametron de ĉirkaŭ 2 mm. La brakteoj estas alenformaj kun longo de 1 ĝis 1,5 mm. La 4 ĝis 5 mm longaj floraj tigoj estas dividitaj sub sia mezo.[11][12]

La relative malgrandaj unuseksaj floroj estas zigomorfaj kaj kvinoblaj kun duobla perianto. La kvin liberaj sepaloj estas preskaŭ membranecaj kaj ĉirkaŭ 3 mm longaj. La kvin blankaj petaloj estas longformaj kun longo de ĉirkaŭ 5 mm. La ok stamenoj konsistas el mole harplena stameno kaj nudaj anteroj. Estas ia nektara disko ĉe la bazo de la ovario. La kalva ovario estas triĉambra.[11][12]

Fruktoj kaj semoj redakti

La ĉe fruktomaturiĝo 6 ĝis 8 mm longa tigata, septicida, 2 ĝis 3,5 cm longa, profunde incizita, triera kapsula frukto ĉe maturiĝo oranĝruĝiĝas, malfermiĝas parte kaj enhavas nur unu ĝis tri semojn. La ĉirkaŭ 12 mm longaj, nudaj, nigraj ĝis verdetaj semoj havas blankan sarkoteston en sia bazo.[11][12] La fendita frukto kun sia semo en ĝi aspektas kiel okulo, kaj legendoj de la indiĝenaj popoloj estas ligitaj al ĝi.[10][13]

Ekologio redakti

Okazas alogamio kaj la polenadon faras abelojn de la genroj Melipona kaj Apis.[11]

La semoj estas disvastigataj nature de grandaj birdoj.[14] La semoj normale perdas jam post tri tagoj sian ĝermipovon kaj ne toleras sekiĝon nek froston. La ĝermodaŭro povas superi 100 tagojn.[11]

Sistematiko kaj disvastiĝo redakti

La unua priskribo de Paullinia cupana okazis en 1821 de Karl Sigismund Kunth en Alexander von Humboldt, Aimé Bonpland kaj Karl Sigismund Kunth: Nova Genera et Species Plantarum, 4-a eldono, volumo 5, p. 117–118.[15] Tiu de Humboldt kaj Bonpland kolektita tipomaterialo surhavas la surskribon: „Crescit in ripa obumbrata fluminis Orinoci, prope S. Fernando de Atabàpo. Floret Majo“.[16]

De Paullinia cupana Kunth ekzistas du variaĵoj:[17]

  • Paullinia cupana Kunth var. cupana: Ĝi troveblas en Venezuelo, Brazilo (ĉefe en Manaŭso kaj Parintins[10]) kaj Peruo.
  • Paullinia cupana var. sorbilis (Mart.) Ducke (sin.: Paullinia sorbilis Mart.): Ĝi troveblas nur en Peruo.

Paullinia cupana var. cupana ne havas male al Paullinia cupana var. sorbilis ĉirojn, la folioj estas pli forte lobitaj kaj la floroj kaj fruktoj estas pli grandaj.

Komponantoj redakti

 
Maturaj gvaranaj kapsulaj fruktoj

Laŭ la Datenbanko pri Biologia Magneta Resonanco, gvaranino (pli konata kiel kafeino) troviĝas en gvaranasemoj kaj estas identa al kafeino derivita de aliaj fontoj, kiel kafo, teo kaj mateo. Gvaranino, teino kaj mateino estas ĉiuj sinonimoj de kafeino kiam la difinoj de tiuj vortoj inkluzivas neniujn ecojn kaj kemiaĵojn de siaj gastigantaj plantoj krom kafeino.[18]

Naturaj fontoj de kafeino enhavas tre diversajn miksaĵojn de ksantinaj alkaloidoj krom kafeino, inkluzive de la koraj stimuliloj teofilino, teobromino kaj aliaj substancoj kiel polifenoloj, kiuj povas formi nesolveblajn kompleksojn kun kafeino.[19][20]

La ĉefaj naturaj fenoloj trovitaj en gvarano estas (+) - kateinino kaj (-) - epikatekino.[21]

La suba tabelo enhavas partan liston de iuj kemiaĵoj troveblaj en la semoj de gvarano, kvankam ankaŭ aliaj partoj de la planto povas enhavi ilin en diversaj kvantoj.

Parta listo de la eroj de gvaranaaj semoj.[22][23]
Kemiaj komponantoj Partoj por miliono
Adenino
Cindro <14.200
Kafeino 9,100-76,000
Katekutana acido
Kolino
D-katekino
Graso <30.000
Guanino
Hipoksantino
Mucilago
Proteino 98.600
Rezino <70.000
Saponino
Amelo 50.000–60.000
Tanino 50.000–120.000
Teobromino 200–400
Teofilino 0-2,500
Timbonino
Ksantino


Uzoj redakti

 
Gvarana sempulvoro

Sekureco redakti

En Usono, gvaranaj fruktopulvoro kaj semekstrakto ne estis difinitaj por statuso kiel "ĝenerale agnoskataj kiel sekuraj" (GRAS) fare de la Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA), sed prefere estas aprobitaj kiel manĝaĵaj aldonaĵoj por gustigaj (sed ne ne-gusto) uzoj.[24][25]

Gvaransema ekstrakto estas uzata en dolĉigitaj aŭ karbondioksiditaj nealkoholaĵoj kaj energiaj trinkaĵoj, ingredienco de tizanoj aŭ enhavata en dietaj suplementaj kapsuloj. Sudameriko akiras grandan parton de sia kafeino de gvarano.[26]

Trinkaĵoj redakti

Brazilo, la tria plej granda konsumanto de nealkoholaj refreŝigaĵoj en la mondo,[27] produktas plurajn nealkoholaĵojn el la dispremitaj semoj de gvarano, kaj kiujn oni uzas kiel kafo.[28] Ankaŭ fermentigita trinkaĵo pretiĝas el gvaranaj semoj, manioko kaj akvo.[28] Ankaŭ Paragvajo estas produktanto de gvaranaj nealkoholaĵoj kun pluraj markoj funkciantaj en sia merkato. Gvarana trinkaĵo estas nealkoholaĵo enhavanta gvaranan ekstrakton, vaste uzata en Brazilo, Peruo kaj Paragvajo. En Brazilo estas diversaj markoj da refreŝigaĵoj (nomitaj Gvaranaoj) kies baza komponanto estas gvarana ekstrakto, kun granda debito, êc pli granda ol Kokakolao. Gvarano ne estas tre disvastigita en Japanio ĝenerale sed ĝi estas unike populara en Hokajdo tiel ke oni povas aĉeti ĝin en ĉiu oportuna butiko.

Referencoj redakti

  1. Laŭ NPIV
  2. Johannes, Laura, "Can a Caffeine-Packed Plant Give a Boost?", March 2, 2010, paĝo D3.
  3. (1993) “The xanthine content of guarana and its preparations”, Int. J. Pharmacog. 31 (3), p. 175–81. doi:10.3109/13880209309082937. 
  4. (February 2008) “Caffeine and related purine alkaloids: biosynthesis, catabolism, function and genetic engineering”, Phytochemistry 69 (4), p. 841–56. doi:10.1016/j.phytochem.2007.10.029. 
  5. (2004) Cultural History of Plants. Nov-Jorko: Routledge.
  6. "guarana". Merriam Webster. Retrieved 2007-09-18.
  7. Beck HT. (2004) “10 Caffeine, Alcohol, and Sweeteners”, Ghillean Prance: Cultural History of Plants. Nov-Jorko: Routledge. ISBN 978-0-415-92746-8.
  8. 8,0 8,1 (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug. Nov-Jorko: Routledge, p. [htt://archive.org/details/worldofcaffeines00benn/e/259 259–60]. ISBN 978-0-415-92723-9.
  9. Bennett Alan Weinberg and Bonnie K. Bealer. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug, p. 260. ISBN 9781135958176.
  10. 10,0 10,1 10,2 Guaraná (Paullinia cupana) - Datenblatt bei Raintree - Tropical Plant Database. (angle).
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Neglected Crops: 1492 from a Different Perspective. 1994. J. E. Hernándo Bermejo & J. León (Herausgeber): Plant Production and Protection, Series No. 26. FAO, Rome, Italy. S. 223–228. E. Lleras: Species of Paullinia with economic potential: online bei Purdue Newcrop. (angle).
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 J. F. Macbride: Sapindaceae. 13(3A/2): 291–391, In: J. F. Macbride (Hrsg.): Flora of Peru, 1956. Publ. Field Mus. Nat. Hist., Bot. Ser. Field Museum, Chicago. Paullinia cupana, p. 334–335 skanita ĉe biodiversitylibrary.org (angle).
  13. Klaus Kubitzki: The Families and Genera of Vascular Plants. Vol. X, Springer, 2011, ISBN 978-3-642-14396-0, p. 368.
  14. Thomas W. Baumann, Brigitte H. Schulthess & Karin Hänni: Guaraná (Paullinia cupana) rewards seed dispersers without intoxicating them by caffeine. En: Phytochemistry. Volume 39, Issue 5, 1995, S. 1063–1070, COI:10.1016/0031-9422(94)00141-F.
  15. Unua publikigo skanita ĉe biodiversitylibrary.org (angle).
  16. Paullinia cupana ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis. Elŝutita la 18-a de aŭgusto 2013. (angle).
  17. Paullinia cupana en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Legita la 18-a de aŭgusto 2013.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita (angle).
  18. Caffeine. Biological Magnetic Resonance Data Bank, University of Wisconsin-Madison. Arkivita el la originalo je 2007-11-24. Alirita 2007-09-19. Arkivigite je 2007-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-24. Alirita 2021-01-18.
  19. (1998) “Tea: the Plant and its Manufacture; Chemistry and Consumption of the Beverage”, G Spiller: Caffeine. CRC Press. doi:10.1201/9781420050134.ch3. ISBN 978-0-8493-2647-9.
  20. Substance Name: Caffeine [USP:BAN:JAN]. ChemIDplus. US National Library of Medicine. Alirita 28-a de januaro 2015.
  21. (July–August 1998) “Liquid chromatographic determination of methylxanthines and catechins in herbal preparations containing guaraná”, Journal of AOAC International 81 (4), p. 691–701. doi:10.1093/jaoac/81.4.691. 
  22. "Guarana", Dr. Duke's Phytochemical and Ethnobotanical Databases, 2007-09-18, OCLC 41920916, http://sun.ars-grin.gov:8080/npgspub/xsql/duke/plantdisp.xsql?taxon=703, retrieved 2007-09-18  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2004-11-19. Alirita 2021-01-18.
  23. Duke JA. (1992) Handbook of phytochemical constituents of GRAS herbs and other economic plants. Boca Raton: CRC Press. ISBN 978-0-8493-3672-0. OCLC 25874249.
  24. FDA Responds to Durbin's Energy Drink Letter. Natural Products Insider, Global Health and Nutrition Network (20-a de augusto 2012). Alirita 21-a de februaro 2017.
  25. Guarana gum and guarana seed extract; Everything Added to Food in the United States (EAFUS); Documents 2189 and 3150. US Food and Drug Administration, Silver Spring, MD (23-a de aprilo 2013). Alirita 21-a de februaro 2017.
  26. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug. Nov-Jorko: Routledge, p. [htt://archive.org/details/worldofcaffeines00benn/e/230 230]. ISBN 978-0-415-92723-9.
  27. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug. Nov-Jorko: Routledge, p. [htt://archive.org/details/worldofcaffeines00benn/e/192 192–3]. ISBN 978-0-415-92723-9.
  28. 28,0 28,1 (1923) “Trees and Shrubs of Mexico (Oxalidaceae-Turneraceae)”, Contributions from the United States National Herbarium 23 (3), p. 701. 

Eksteraj ligoj redakti

Noto redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guarana en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guaraná en la germana Vikipedio. (pri "Priskribo", "Ekologio" kaj "Sistematiko kaj disvastiĝo")