Gyöngyössolymos
Gyöngyössolymos [djondjoŝŝojmoŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. Solymos signifas: falka.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 65 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.816/19.9375
- Loĝantaro: 3210
- Poŝtkodo: 3221
- Telefonprefikso: 37
Situo redakti
Gyöngyössolymos situas en valo de rojo, fine de mallonga sakovojo. Gyöngyös troviĝas 5, Parád 17, Pásztó 26 kilometrojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1212. La kampoj longe apartenis al familio Solymosi (ŝojmoŝi) aŭ episkopejo de Eger. Oni minas ŝtonojn apud la vilaĝo. Sur la deklivoj oni kulturas vinberojn.
Vidindaĵoj redakti
- paroĥa romkatolika preĝejo Sankta Nikolao (Gyöngyössolymos) el la 14-a jarcento, en 1807 grandparte rekonstruita, la turo estas 35 metrojn alta
- lernejo de 1783
- akvomuelejo