György Orbán (fizikisto)

György Orbán [djordj orbAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbán György estis hungara fizikisto, profesoro.

György Orbán
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1903 (1903-12-24)
en Budapeŝto
Morto 23-an de novembro 1977 (1977-11-23) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

György Orbán [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de novembro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Orbán frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1925. Post siaj studoj li laboris en fizika instituto en Pécs, kie doktoriĝis en 1929. Li estis nomumita privata profesoro en Universitato Erzsébet en 1934. Inter 1941-1943 li instruis en instituto en Debrecen, kie li ricevis la instruan rangon eksterordinara profesoro. Depost 1943 li havis postenon en Budapeŝto en medicina instituto. En 1950 li establis laboratorion, kiun poste li gvidis. En 1952 li kandidatiĝis. En 1956 li estis nomumita docento kaj katedrestro en Universitato Lajos Kossuth, kie li instruis ĝis la emeritiĝo en 1968. Intertempe li studvojaĝis al Vieno, Heidelberg, Berlino. Li okupiĝis dum sia plena aktiva periodo pri Ikso-radioj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Váltakozó áramok elektromos ingerhatásairól (1929)
  • Küzdelem a zaj ellen (1942)
  • Fizika (1951) - studenta lernolibro
  • Röntgensugárzás (1954)

Fontoj redakti