György Ránki (historiisto)

György RÁNKI [djordj rAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ránki György estis hungara historiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

György Ránki
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1930 (1930-08-04)
en Budapeŝto
Morto 19-an de februaro 1988 (1988-02-19) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

György Ránki naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de februaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Ránki devenis el juda familio. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Li frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto inter 1949-1953. Li eklaboris en historia filio de MTA, kie li estis vicdirektoro en 1962, direktoro ekde 1986. En 1964 li ekinstruis en universitato de Debrecen, ekde 1981 ankaŭ en universitato de Bloomington. Li longe redaktis periodaĵon de MTA. Li ricevis premion Kossuth en 1961.

Historia intereso redakti

  • hungara ekonomia (precipe industria) historio en la 20-a jarcento
  • tuteŭropa ekonomia historio en la 20-a jarcento
  • politiko de Hungario en la 20-a jarcento
  • historio de la 2-a mondomilito

Fontoj redakti