György Schulpe [djordj ŝulpe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulpe György estis hungara verkisto, tradukisto, pioniro de la sociologio.

György Schulpe
György Schulpe
György Schulpe
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de oktobro 1867(nun 1867-10-07)
en Hungario Törökkanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de marto 1936
en Ĉeĥoslovakio Bratislavo (Ĉeĥoslovakio)
Lingvoj hungaragermana
Okupo
Okupo tradukistoverkisto • poeto • sociologo • germanisto
vdr
Laborista kolonio de Schulpe en Pozono

György Schulpe[1] naskiĝis la 7-an de oktobro 1867 en Törökkanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Novi Kneĵevac en Serbio), li mortis la 27-an de marto 1936 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).

Biografio redakti

György Schulpe devenis de riĉa aristokrata familio. En 1885 la familio translokiĝis al Pozono, kie la juna Schulpe studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono) (1885–1889), poste en Germana Regno, kie li doktoriĝis el juro. Kiel junulo, li malkovris sian verkistan kaj tradukistan talentojn hungare kaj germane. Li ankaŭ zorgis pri socialaj problemoj de laboristoj. Li fondis sanan, malmultekostan loĝkolonion kun 700 loĝejoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, preĝejo, hospitalo. La kolonio estis nomita laŭ li ekde 1904 kaj servis kiel modelo. Intertempe li studvojaĝis en tuta Eŭropo en periodo 1890-1898. Li ricevis plurajn ŝtatajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Liederkranz aus Alexander Petőfi's lyrischen Dichtungen (1886, 1890)
  • Felhők és csillagok (poemoj kaj novelo, 1889)
  • Dichtungen von Branko-Radisevics (1889, 1890)
  • Tanulmányok az irodalom-, jog- és culturtörténet terén (studoj, 1890)
  • Die Tragikomödie der Liebe (1891)
  • Pozsony és a harmadik egyetem (1893)
  • Les Habitations à bon marché en Hongrie et l'intervention des pouvoirs publics (1897)
  • A munkáslakásokról (studo, 1901)

Fontoj redakti

Referencoj redakti