Győző Daniss
Győző Daniss [djOzO daniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Daniss Győző estis hungara aktoro, bonvivanto, reĝisoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Danis.
Győző Daniss | |
---|---|
Győző Daniss | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1903 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de majo 1956 (53-jaraĝa) en Gyula |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Teréz Padur |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro • teatrestro |
Győző Daniss[1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1903 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de majo 1956 en Gyula.
Biografio redakti
Győző Daniss komencis sian aktoran karieron province en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) en 1925. Liaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis Teatro de Kecskemét (1927–1929), denove Teatro Csiky Gergely (1931–1932), Teatro Jókai (Békéscsaba) (1932–1933), Teatro Csokonai (Debrecen) (1934–1935), Nacia Teatro (Pécs) (1938-1939), teatra kompanio de Mihály Erdélyi (teatrestro) (1939-1941). Li estis ofte bonvivanto sed kelkfoje ankaŭ reĝisoro. Inter 1942-1943 li estis ĉefreĝisoro en Nagyvárad (tiam apartenanta al Hungario), post la 2-a mondmilito li estis aktoro-reĝisoro en pluraj provincaj teatroj. Ekde 1954 li estis fondinta teatrestro de la memstara Teatro Jókai. Lia edzino naskis filon.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Reĝo Lear - Alban
- Molière: L' Avarulo - Harpagon
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Tódor Szilvay
- Friedrich Schiller: Intrigo kaj Amo - Von Walter
- József Katona: Bánk bán - titolrolo; Tiborc
- Mór Jókai: Az aranyember - Athanáz Brazovics
- Zsigmond Móricz: Úri muri - Ábel Zséllyei Balog (kolonelo)
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Ferkó Kerekes; Rohnsdorf (generalo)
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó; ankaŭ reĝisoro
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - unua husaro
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Jenő Huszka: Gül Baba
- Ferenc Lehár: Éva
- Franz von Schönthan: A szabin nők elranlása
- Nikolaj Gogol: Leánynéző
- Jacques Offenbach: Gerolsteini nagyhercegnő
- Franz Schubert: Három a kislány