Gyula Bácskai
Gyula Bácskai [djula bAĉkai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bácskai Gyula, estis hungara kemiisto kaj altlerneja instruisto.
Gyula Bácskai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1920 en Szeged |
Morto | 8-an de novembro 1973 (53-jaraĝa) en Veszprém |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Gyula Bácskai[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1920 en Szeged, li mortis la 8-an de novembro 1973 en Veszprém (urbo).
Biografio
redaktiGyula Bácskai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1939, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1944, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto jaron en la universitata instituto, poste 3 jarojn lektoro. En 1948 li establis laboratorion en urbo Veszprém, kie li esploris la metalan korodon ĝis 1971. Li ankaŭ instruis en Kemia Universitato de Veszprém en instruaj rangoj docento (1962) kaj profesoro (1968). Intertempe li kandidatiĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1945–1959. Li ricevis solan premion en 1959.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az antipirin- és nehézfémsó-fémkomplexek fényelnyelésének mechanizmusa. (disertaĵo, 1946)
- A korrózió jelentősége és az ellene való védekezés. (1953)
- Tapasztalatok a nagylengyeli vanádium tartalmú fűtőolajok által okozott korrózióról. (1958)
- Vason keletkező kémiai védőrétegek korróziógátló hatásának tanulmányozása. (disertaĵo, 1959)
- A korrózió elméleti alapjai. (1964; 2-a eldono: 1967)