Gyula Konfár
Gyula Konfár [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konfár Gyula estis hungara pentristo. Lia edzino estis Teri Horváth.
Gyula Konfár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Konfár Gyula |
Naskiĝo | 13-an de majo 1933 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de septembro 2008 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Altlernejo de Budapeŝto Hungara Belarta Universitato (–1957) |
Familio | |
Edz(in)o | Teri Horváth (–2008) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto |
Gyula Konfár [1][rompita ligilo] naskiĝis la 13-an de majo 1933 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de septembro 2008 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Konfár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Hungara Belarta Altlernejo inter 1950-1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Domanovszky, Géza Fónyi kaj János Kmetty. Post la diplomo li apartenis al diversaj pentristaj grupoj kaj galerioj. Inter 1960-1963 li havis stipendiojn. Li plurfoje studvojaĝis en Eŭropo. Inter 1965-1975 li estis lektoro en arta eldonejo. Li ricevis signifan premion en 1968.
El solaj ekspozicioj
redaktiEl kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1957-)
- Venecia Bienalo (1960)
- Sofio (1973)
- Kuala-Lumpuro (1997, mondekspozicio)
- Arthalo Budapeŝto (1966, 1968)
Elektitaj pentraĵoj
redaktiMozaikoj
redakti- Család (1980, Csongrád, lernejo)
- Egek királynéja (1983, Preĝejo Reĝino de Ĉieloj (Újpest))
Fontoj
redakti- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine