Gyula Obersovszky [djula oberŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Obersovszky Gyula estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto. Lia pseŭdonimo estis Oby Gyula.

Gyula Obersovszky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1927 (1927-01-01)
en Pécs
Morto 15-an de marto 2001 (2001-03-15) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Memorigilo Gyula Obersovszky
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gyula Obersovszky [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1927 en Pécs, li mortis la 15-an de marto 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Obersovszky devenis el pola familio. Li interrompis la lernadon en gimnazio pro financaj problemoj kaj li faris administrajn laborojn ekde 1942. Li aliĝis al la komunistoj post 2 jaroj. Inter 1945-1949 li lernis en Aktora Akademio, poste li translokiĝis al Debrecen, kie li redaktis gazetojn. En 1954 li estis maldungita, eĉ el la partio, poste li gvidis kurson aŭ li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Dum la Hungara revolucio de 1956 li fondis novan ĵurnalon kun titolo Igazság (=justo, ruse pravda). Post falo de la revolucio li kaŝe eldonis ĵurnalon kun titolo Élünk (=ni vivas). Li estis grava figuro de la subtera rezistado. La polico trovis lin kaj li estis kondamnita je morto, sed li ricevis amnestion en 1963. Inter 1967 kaj 1989 li povis ĵurnalisto nur en gazeto pri vetoj. En fino de la socialismo (kaj poste) li estis denove entuziasma figuro de la politiko-ĵurnalado. Li ricevis premiojn inter 1994-2001. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Zenés örökkévalóság (1971)
  • A kikericsek mind kinyíltak (1987)
  • Fekete levelek (1997)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti