Hajfongo
Hajfongo[1][2] (vjetname Hải Phòng [haj fon] aŭskulti) estas metropolo, universitata urbo, la 3-a plej granda urbo de Vjetnamio. La loknomo signifas: "Marborda defendo".
Hajfongo (Hải Phòng) | |||||
---|---|---|---|---|---|
havenurbo | |||||
Situo de Hajfongo apud Hanojo
| |||||
municipality of Vietnam (en) urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Vjetnamio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 04000–04999 • 05000–05999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 088 020 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 368 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 20° 48′ N, 106° 40′ O (mapo)20.8106.66666666667Koordinatoj: 20° 48′ N, 106° 40′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 1526,52 km² ( 152 652 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Haiphong [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- 20° 51′ 00″ N 106° 41′ 00″ O / 20.85000 °N, 106.68333 °O (mapo)
- Supermara alteco: 0–1 m
- Horzono: UTC +7
- Poŝtkodo: 350000
- Telefonkodo: 31
Situo
redaktiHajfongo situas sur ebenaĵo ĉe enfluo de rivero Cam en la Vjetnaman golfon de la Sudĉina Maro en la nor-orienta parto de la lando. Hanojo troviĝas 100 km-ojn.
Hajfongo troviĝas laŭ Ruĝa rivero.
Historio
redaktiHajfongo estis originale fondita fare de Lê Chân, la ina generalo de vjetnama revolucio kontraŭ la ĉinoj en la jaro 43. La urbo seninterrompe estis grava havenurbo kaj komercejo. Dum la franca erao ĝi estis ankaŭ mararmea bazo de Hindoĉinio. En 1881 pro ŝtormo 300,000 urbanoj mortis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj bombardis, poste okupis la urbon. En 1946 francaj militŝipoj atakis Hajfongon, sekve militado komenciĝis inter francoj kaj vjetnamianoj. Usonaj aviadiloj bombardis la urbon en 1972. Post la sekvaj pacaj tempoj Hajfongo iĝis ankaŭ industria urbo.
Klimato
redaktiAveraĝe estas 24 °C. La pluvokvanto estas jare po 1700 mm.
Trafiko
redaktiHajfongo havas flughavenon kaj havenon. La fervojo konstruiĝis dum la franca erao. Enurbe aŭtobusoj trafikas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika katedralo
- Nacia parko Cat Ba
- operdomo
- pagodo
Ĝemelurboj
redakti- Tjanĝino, Ĉinio (1999)
- Đà Nẵng, Vjetnamio
- Inĉon, Sud-Koreio (1997)
- Sankt-Petersburgo, Rusio (2008)
- Seattle, Usono (1996)
- Vladivostok, Rusio
Referencoj
redakti- ↑ Esperanto en Azio (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) N-ro 92 Bulteno de KAEM Julio 2016
- ↑ Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro[rompita ligilo]