Hajnáčka situas en la plej griza regiono
Panoramo al Hajnáčka

Bazaj informoj redakti

Hajnáčka, hungare Ajnácskő (ajnAĉkO), germane Pirsenstein) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Hajnáčka situas sub piedoj de monto 536 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Fiľakovo troviĝas 13, Rimavská Sobota 30 km-ojn.

Historio redakti

Fortikaĵo redakti

La fortikaĵo estis unue menciita en la jaro 1344 en formo Anyaskw, sed verŝajne post 1242 konstruiĝis. La husanoj okupis ĝin en la 1450-aj jaroj. Antaŭe kaj poste la posedantoj ofte ŝanĝiĝis. Inter 1566-1593 la turkoj havis la fortikaĵon. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a alvenis pli pacemaj tempoj, la fortikaĵo malgraviĝis kaj detruiĝis.

Komunumo redakti

Plej frue keltoj vivis en la proksimeco. La setlejo estis unue menciita en 1255 en formo Kues, apartenanta al la fortikaĵo. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En la 19-a jarcento kuracbanejo kaj brikofarejo ekfunkciis. En 1910 loĝis en Ajnácskő 830 homoj, (821 hungaroj, 8 slovakoj, unusola germano). Ĝis la Traktato de Trianon Ajnácskő apartenis al la Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ la Dekretoj de Beneš. En 1957 kolĥozo formiĝis, tiutempe nova brikofarejo, minejo pri bazalto kaj bakejo ekfunkciis. En 2001 loĝis en Hajnáčka 1164 homoj, (1004 hungaroj, 146 slovakoj, 2 ĉeĥoj, po 1 germano kaj ukraino).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti