Hasdai Kreskas

Hasdai ben Abraham Crescas aŭ "Juda" anstataŭ "Abraham" kaj "Cresques" anstataŭ "Crescas" (katalunlingva prononco həzˈðaj ˈβeɲ ʒuˈða ˈkɾeskəs; en hebrea חסדאי קרשקש; ĉirkaŭ 1340 en Barcelono, Katalunio – 1410/11 en Zaragozo, Aragono) estis katalun-juda filozofo kaj fama halaĥisto (instruisto de la juda juro). Kun Maimonides ("Rambam"), Gersonides ("Ralbag"), kaj Joseph Albo, li estas konata kiel unu el la plej gravaj praktikantoj de raciisma alproksimiĝo al la juda filozofio.

Hasdai Kreskas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1340 (1340-01-01)
en Barcelono
Morto 1-an de januaro 1410 (1410-01-01) (70-jara)
en Zaragozo
Lingvoj kataluna aragona hebrea
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Parencoj Hasdai ben Judah Crescas
Okupo
Okupo filozofo • teologo • rabeno
Verkoj Or Adonai
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li devenis kaj disvolviĝis en etoso dekleraj kaj povaj judoj. Tamen ankaŭ li suferis diskriminacion pro sia judeco, estis enprizonita pro ia akuzo kaj en 1391 lia nura filo estis mortigita dum pogromo.

VerkojRedakti

  • Liaj verkoj pri juda juro ne restis konservitaj.
  • Sed lia resuma filozofia verko "Or Adonai, la lumo de la Senjoro" estas klasika juda malakcepto de la mezepoka Aristotelismo, kaj pioniro de la scienca revolucio de la 16a jarcento.
  • Estis ekspono kaj malakcepto de la ĉefaj doktrinoj de kristanismo, verkita en kataluna en 1398, malaperinta, sed restis hebrea traduko fare de Jozef ibn Ŝem-Tov, kun la titolo "Malakcepto de la esencaj principoj de la kristanoj". Tiu verko estis komponita je komisio de hispanaj nobeloj.
  • Letero al la kongregacioj de Avignon, publikigita kiel apendico al la eldono de Wiener de "Shevet Yehudah", en kiu li rakontas la persekutadon de 1391.