Brenles
Brenles estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 162 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Brenles | |
---|---|
Blazono de Brenles | |
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 555254 / 169043 (mapo)46.6711111111116.8538888888889Koordinatoj: 46° 40′ N, 6° 51′ O; CH1903: 555254 / 169043 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 162 |
Areo | 3,83 km² |
Alteco | 765 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1683 |
Komunumkodo | 5662 |
Mapo de Brenles | |
Geografio
redaktiLa komunumo Brenles situas en la Vaŭda Mezlano sur la montodorso, kiu disigas la valon de Brojo en nordo de la valo de Glano en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brenles kaj la setlejoj Les Crochets, Pra Pâquis, Hauts Tierdoz kaj Pralaz, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,83 km², de kiuj 30,3% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Brenles limas en nordo al Sarzens, en nordnororiento al Lovatens, en oriento al Billens-Hennens (FR), en sudokcidento al Siviriez (FR), en sudo al Ursy (FR), en sudokcidento al Chavannes-sur-Moudon, kaj en okcidento al Chesalles-sur-Moudon.
Trafiko
redaktiBrelnes situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Brenles pasas flanka konekta vojo de Sarzens al Siviriez
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1247 jam per la hodiaŭa nomformo Brenles. Sur la komunuma teritorio ekzistas restaĵoj de romia bieno. Dum mezepoko la senjoro de Brenles estis la episkopo de Laŭzano, kiu donis ĝin kiel feŭdo al ŝanĝantaj administrantoj. Ek de 1413 Brenles apartenis al la savoja Voktejo Moudon, kiu en la jaro 1536 venis sub regado de Berno kaj post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Brenles – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Preĝejo de Brenles