Heinrich Wilhelm Ferdinand Wackenroder (1798-1854) estis apotekisto, kemiisto, profesoro pri kemio en la Universitato de Jena kaj asistanto de Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849). En 1826 li izolis la "koridalinon" el la Corydalis cava, kaj la karotenon el la karoto en 1831. Li estas kreinto de la "Solvaĵo de Wackenderoder", iu miksaĵo de hidrogena sulfido kaj sulfura duoksido en tre diluita akvo-solvaĵo. La solvaĵo produktas miksaĵon da oksoacidoj de sulfuro kun malsamaj strukturoj pli konataj kiel politionataj acidoj.

Heinrich Wackenroder
(1798–1854)
Germana apotekisto, kemiisto, profesoro pri kemio en la Universitato de Jena kaj asistanto de Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849). En 1826 li izolis la "koridalinon" el la Corydalis cava, kaj la karotenon el la karoto en 1831.
Germana apotekisto, kemiisto, profesoro pri kemio en la Universitato de Jena kaj asistanto de Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849). En 1826 li izolis la "koridalinon" el la Corydalis cava, kaj la karotenon el la karoto en 1831.
Persona informo
Heinrich Wilhelm Ferdinand Wackenroder
Naskiĝo 8-a de marto 1798
en Burgdorf (Hanovro), Germana Imperio
Morto 4-a de septembro 1854
en Jena, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Jena
Universitato de Göttingen
Akademio de la Bonfaraj sciencoj de Erfurt
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • apotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la kuracisto Heinrich Burghard Wackenroder kaj de lia edzino Johanna Luise Charlotte. Inter 1814 kaj 1819 li kompletigis sian kurson pri apoteko en Celle. Dum du jaroj li laboris en apoteko en Burgdorf. Estinte 23-jara, li ekstudis en la Universitato de Göttingen. Tie li sin dediĉis al la lernobjektoj pri medicino kaj natursciencoj kie li aparte enamiĝis ĉefe pro la lecionoj de la kuracisto kaj kemiisto Friedrich Stromeyer.

Post studi tri jarojn, Wackenroder devis anticipe forlasi siajn studojn ĉar liaj gepatroj ne povis subteni lin pro financaj kialoj. Do li submetiĝis al Ŝtata Ekzameno de la Medicina Kolegio, en Hanovro, kie li estis aprobita kun plej alta grado, kaj tiam li povis helpi en la familia apoteko de sia naskiĝurbo. En 1825, li sukcesis reiri al la "Universitato de Göttingen".

Li iĝis asistanto de Stromeyer kaj en 1827 li defendis sian tezon en la "Universitato de Erlangen". Tiuepoke, Wackenroder sendis kopion de sia laboro al la apotekisto Johann Bartholomäus Trommsdorff (1770-1837), kiu tiam laboradis en Erfurt. Kaj tiam dumviva korespondado ekis inter ili. En 1828, Wackenroder kapabliĝis en Göttingen kiel privata profesoro.

En la sekvanta jaro, li ricevis inviton al la Universitato de Jena por sukcedi al la universitata apotekisto Karl Christian Traugott Friedemann Goebel (1794-1851) kiu starigis, en 1821, privatan Farmacian Instituton en Jena. Kvankam la financaj perspektivoj ne estis la plej bonaj, li akceptis la proponon. Tio okazis pro liaj personaj rezonoj ĉar li opiniis ke la Instituto de Goebel plu stimulus la akademiajn lecionojn pri apoteko.

Per pruntepreno de 200 talentoj, li akiris la Instituton kaj publikigis en decembro 1828 en la "Arkivo de la Apoteko" la unuan komunikadon pri sia instituto por formado de asistaj apotekistoj kiel honora profesoro pri kemio, apoteko, fitokemio, analiza kemio kaj zookemio. La Instituto Wackenroder kreskis pro la kvalitoj de liaj instruoj kaj iom post iom ĝuis kreskantan popularecon, ĉefe pro tio ke li uzis la sistemon de sia antaŭa profesoro Stromeyer, el Göttingen, kiu havis praktikan kaj analizan sistemon pri instruado, kaj tio ne estis ordinara tiuepoke. En la 26-a de oktobro 1836 li iĝis membro de la Akademio pri Bonfaraj Sciencoj, de Erfurt. En la 15-a de oktobro 1843 li iĝis membro de la Leopoldina Nacia Akademio pri Sciencoj.

Wackenroder, la bonsukcesa esploristo, verkis kaj publikigis, inter 1826 kaj 1854, ne malpli ol 333 sciencajn artikolojn kaj 18 librojn. Granda nombro da liaj verkoj instruas kiel manipuli vegetalajn kaj bestajn substancojn, krom la malkovro de la alkaloido "koridalino" en 1826 kaj la izolo de la karoteno en 1830. Li ankaŭ priskribis la katekinon kaj la "solaninon". Krom ĉio, Wackenroder estas pioniro pri analiza kemio, ne menciinte liajn laborojn rilate al manĝo-kemio, farmacio kaj botaniko.

 
En 1831, Wackenroder izolis la "koridalinon" el la Corydalis cava.
 
Kemia strukturo de la koridalino.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti