Helena de Konstantinopolo

(Alidirektita el Helena (imperiestrino))

Flavia Iulia Helena, ankaŭ konata kiel sankta HelenaHelena de Konstantinopolo, (naskiĝis en Trapani, ĉirkaŭ la jaro 250 - m. en Romo, en 329), estis romia imperiestrino kaj sanktulino de la romkatolika kaj ortodoksa eklezioj.

Sankta
Helena de Konstantinopolo
Romia imperiestrino
Sankta Helena apud Konstantino
Sankta Helena apud Konstantino
Persona informo
Φλαβία Ιουλία Ελένη
Naskiĝo ĉirkaŭ 250
en Helenopolis
Morto 18-an de aŭgusto 330 (0330-08-18)
en Konstantinopolo
Tombo Mausoleum of Helena vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Konstantena dinastio vd
Patro Coel Hen vd
Edz(in)o Konstancio Ĥloro vd
Infanoj Konstanteno la Granda vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Sanktulino
Honorata en ortodoksa eklezio, katolika eklezio
Festotago ortodokse 21-a de majo, katolike 18-a de aŭgusto
Atributoj imperiestrinaj vestoj, kruco; apud Konstantino
Patroneco arkeologio, konvertiĝo, malfacilaj geedziĝoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstancio Ĥloro prenis ŝin kiel konkubinon, poste kiel edzinon kaj pli malfrue li divorcis en 292 por geedziĝi kun la bofilino de Maksimiano, Flavia Maksimiana Teodora. La filo de Helena, Konstantino la 1-a, konvertiĝis en la imperiestro de la Romia Imperio kaj, post lia kroniĝo, ŝi ludis gravan rolon en la imperia kortego. Dum regado de Konstantino ŝi kristaniĝis, kaj influis sian filon favore al kristanismo.

Ŝi estas konsiderata kiel sanktulino de la ortodoksaj kaj romkatolikaj kristanoj, fama pro la pieco kiun ŝi montris. Eŭsebio prenis detalojn de ŝia pilgrimado al Sankta Lando kaj al aliaj provincoj de Mezoriento. Tradicie ŝi estas konata pro la serĉado de la relikvoj de la kruco de Kristo (vidu artikolon Lignum Crucis) kaj pro la serĉado de la restaĵoj de la tri reĝoj, kiuj nuntempe troviĝas en la katedralo de Kolonjo.

Ŝia tago estas festata de la ortodoksa eklezio kune kun Konstantino, la 21-an de majo. La romkatolikoj memorigas ŝin la 18-an de aŭgusto. En la katolika sanktaro ŝi estas sankta patronino de la arkeologio, la konvertiĝo kaj la malfacilaj geedziĝoj.

La kutimaj ikonoj pri ŝi montras romian imperiestrinon, vestitan per riĉaj kostumoj kaj preskaŭ ĉiam portantan la krucon kaj kelkfoje apud ŝi aperas Konstantino.