Helena Este ADLER (naskiĝinta Stephanie Helena Prähauser en 1983 en Oberndorf[1], mortinta la 5-an de januaro 2024 en Salcburgo[2]) estis talentita aŭstra verkistino kaj artistino (vidaj artoj).

Helena Adler
Persona informo
Naskonomo Stephanie Helena Prähauser
Naskiĝo 1-an de januaro 1983 (1983-01-01)
en Oberndorf
Morto 5-an de januaro 2024 (2024-01-05) (41-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Loĝloko AntheringOberndorf vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de SalcburgoUniversitato Mozarta de Salcburgo vd
Profesio
Alia nomo Helena Adler • Helena Este Adler vd
Okupo verkisto • romanisto • pentristo • vidartisto • pedagogo • artinstruisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • vidigaj artojpentradoarta eduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Prähauser pasigis la junulajn jarojn ĉe farmbieno en Anthering (kio gravis por motivoj en ŝiaj romanoj). Poste ŝi komencis studi germanistikon, sed ankaŭ psiĥologion kaj filozofion ĉe la Salcburga universitato, krome pentradon ĉe la salcburga Mozarteum-altlernejo. Kun la edzo kaj artisto Thomas E. Stadler ŝi vivis proksime al Oberndorf. Ŝi havis filon.[3]

Por eviti nomkonfuzon kun la verkistino Teresa Präauer ŝi elektis la pseŭdonimon Helena Adler.[4]

Verkaro redakti

La verkistino publikigis en 2018 ĉe Arowell-eldonejo la romanon Hertz 52.[5]

En 2020 aperis Die Infantin trägt den Scheitel links en la eldonejo Jung und Jung la duan romanon.[6] Per laŭtlegado el tiu ĉi libro ŝi malfermis en 2020 la literaturfestivalon O-Tone.[7] En aŭgusto 2020 la romano venis sur la liston de la kandidatoj por la premio "Deutscher Buchpreis".[8]

Aliaj tekstoj legeblis en antologioj kaj literaturperiodaĵoj. Ankaŭ la tria romano Fretten (pri puberto) furoris sur listo de ORF en oktobro 2022.[9]

Kune kun Monika Pichler-Kranich fondis ŝi la laborgrupon "Literaturlobbyland" (LiLoLa).[10] Adler ankaŭ estis membro ĉe la verkista ligo "Salzburger Autorengruppe"(SAG).

Kiel artistino Práhauser ĉeestis diversajn ekspoziciojn kaj artmanifestaciojn, i.a. en 2015 ĉe "Terra Hominibus" en Vieno, en 2016 ĉe "Geteilte Städte. An die Grenzen gehen in Görz" (je Gorico) aŭ en 2018 je Mauerkirchen kaj ĉe "Art off-space" (Narrenkastl) en Frohnleiten.

De Klaus Kastberger ŝi estis invitita al Ingeborg-Bachmann-premio kion ŝi pro sanecaj kialoj ne kapablis fari.[11]

Por la festivalo "Tiroler Volksschauspiele" en Telfs ŝi verkis eron de 7 Todsünden. Premiero okazis en julio 2023, fare de Gerti Drassl kaj Bernhard Bettermann.[12]

Verkoj (elekto) redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Land Salzburg: Stephanie Prähauser: Jahresstipendium Literatur"
  2. "Schriftstellerin Helena Adler gestorben." - Ĉe: orf.at, 5.1.2024
  3. "Betonierte Plazenta." - Ĉe: SZ
  4. Helena Adler: „Die Infantin trägt den Scheitel links“ - Ĉe: Deutschlandfunk Kultur, 29.5.2020
  5. Por la sendota teksto Infantennovelle. Familienporträt mit Watschenbaum und Wolpertinger ŝi ricevis en 2018 jarstipendion de Salcburgio pri literaturo.
  6. Thomas Strübler: "Helena Adlers zweiter Roman schlägt ein." - Ĉe: SN, 8.6.2020
  7. "Bayer und Adler eröffneten Literaturfestival O-Töne." - Ĉe: vienna.at, 17.7.2020
  8. "Deutscher Buchpreis: Robert Seethaler auf der Longlist." - Ĉe: Spiegel.de, 18.8.2020
  9. "Die besten 10 im September 2022." - Ĉe: orf.at, 1.9.2022
  10. Wolfgang Schweighofer: "Debüt-Roman für i-Tüpfchenturnierreiter und Fettnäpfchentreter."
  11. "Zwei überraschende Absagen für Bachmann-Preis." - Ĉe: Kurier.at, 21.6.2023
  12. Von Geiz bis Zorn: Die „7 Todsünden“ in Telfs - Ĉe: orf.at, 17.7.2023