Henri Paul Vatré

svisa esperantisto

Henri Paul VATRÉ, kiu uzis la pseŭdonimon Henri Baupierre, (naskiĝis en 1908; mortis la 15-an de decembro 1998 en Le Lignon apud Ĝenevo) estis svisa esperantisto.

Henri Paul Vatré
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
Morto 15-an de decembro 1998 (1998-12-15) (91-jaraĝa)
en Le Lignon
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en Budapeŝto ĉe la eldonejo Literatura Mondo[1]. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en Nica Literatura Revuo; eĉ novelo, La Kimra Biblio (kiun Kalocsay tradukis en la hungaran). Por Stafeto li kuntradukis (1958) La Floroj de l' Malbono de Baudelaire kaj verkis, pseŭdonime kiel "Henri Beaupierre", la pastiĉaron Specimene (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.

Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe Iltis, i.a. Neologisma Glosaro (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj Nokta Flugo (1983) kaj Tero de la Homoj (1985) de Saint-Exupéry, Vort-statistikaj Esploroj (1986) kaj la poemaro Disaj Gutoj (1989). Por Universala Esperanto-Asocio (UEA) li redaktis kun Reto Rossetti duvoluman antologion de la Esperanta novelarto, Trezoro (1989).

Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn Esperanto-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon Esperanto en Perspektivo (1974), la literaturajn periodaĵojn Norda Prismo, Nica Literatura Revuo kaj Iltis-Forumo.

Esploro pri vortkunmetoj

redakti

Diversloke li publikigis vortkunmetitajn statistikajn esplorojn pri la verkoj de dekoj da Esperanto-aŭtoroj[2]. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo kaj tute sen komputila helpo. Laŭ omaĝa frazo de Juan Régulo Pérez, Henri Vatré "ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj".

Verkoj

redakti
 
 Antaŭ mallonge aperis, en la beletra esperanta stelaro, nova astro, brilanta per potenca kaj memstara radianta lumo. Baupierre estas vera «bela ŝtono» sur la vojo de nia literatura valoro. Li majstras la lingvon, ĵonglas lerte per vortoj kaj kombinoj, subfosas la bazon de netuŝeblaj prestiĝoj, vipas, mordas, renversas kaj ridindigas. Li estas vera «enfant terrible» kiu kapablas hirtigi akademianojn, komitatanojn, instancojn, kaj, eĉ, la postrestojn de forpasintaj elstaruloj! En «Specimene», li travestias iom da Kalocsaj, parto de Baghy, respegulon de Waringhien, aspektojn de Auld, kaj, ĉefe, paralelon de Schwartz. La leganto, mire, opinias legi ilin unu post la alian! H. B. estas la plej granda ikonoklasto kaj, samtempe, la plej eniganto en la animon de siaj parodiitoj. La skurĝo, pro impeto, estas, foje, troa kaj maljusta (Lapenna, akademianoj, k. t. p.), sed, ĝenerale, la forto de la komikaĵo kaj la pipro de la aludoj pardonigas lin. Lingvaj malregantuloj kaj pruduloj sin detenu: La festeno ne taŭgas por ĉiuj! 
— CIRANO. Boletín n135 (dec 1962)

Referencoj

redakti
  1. Vatré, Henri. Du jarojn ĉe Literatura Mondo. En: Iltis-Forumo 3-a jaro 1991, n-ro 2, p. 43.
  2. (eo) Letero de H.Vatré al Lina Gabrielli, Voce del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno, p. 16

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti