Henry Chakava (naskita la 26-an de aprilo 1946, mortinta la 8-an de marto 2024) estas kenja libro-eldonisto, precipe de libroj el Orient-Afriko kaj foje nomata "la patro de la kenja eldonado"[1], ĉar li estas unu el la plej dinamikaj kaj plej novigaj eldonistoj en Afriko. Li estas aŭtoro de multnombraj artikoloj kaj studoj pri multaj aspektoj de libro-eldonado kaj de la libro-industrio en Afriko[2].

Henry Chakava
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1946 (1946-04-26)
Morto 8-an de marto 2024 (2024-03-08) (77-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kenjo
Alma mater Friends School Kamusinga
Okupo
Okupo eldonisto • entreprenisto
vdr

Por sia kontribuaĵo al eduka kaj kultura literaturo en sia regiono, li ricevis plurajn premiojn.

Vivkuro redakti

Henry Miyinzi Chakava naskiĝis en Vokoli, Kenjo[3]. Li komencis sian karieron post kompletigo de siaj studoj de literaturo kaj filozofio en 1972.[4] Unue li estis redaktoro kaj poste ĉefredaktoro en Najrobi de la internacia eldonejo Heinemann Edukaj Libroj, kie li okupiĝis pri la eldono kaj antaŭenigo de altprofilaj afrikaj verkistoj inkluzive de Ali Mazrui, Chinua Achebe, Marjorie Oludhe Macgoye, Meja Mwangi, Ngũgĩ wa Thiong'o kaj Okot p'Bitek[5].

En 1992 Chakava transprenis la kenjan filion de Heineman ŝanĝanta la nomon en East African Educational Publishers. Poste, li vastigis sian komercon kun filioj en Ugando kaj Tanzanio.

Li eldonis grandan nombron de edukaj kaj kulturaj libroj kiuj havis grandan gravecon en orienta Afriko. Ekzemple, li eldonis la lernejajn librojn por la elementa kaj supera edukado kiu signifis gravan renovigon rilate al la temoj kiuj estis verkistaj el afrika perspektivo. Antaŭe, lernejaj libroj estis tre influitaj de okcidenta vidpunkto.

Ankaŭ en la kultura kampo, Chakava venis kun novigaj eldonoj. Krom libroj en la angla lingvo, li ankaŭ eldonis en lokaj lingvoj, en tempo kiam lokaj lingvoj estis ankoraŭ viditaj de registaroj kaj aŭtoritatoj kiel ŝtatrenversigaj. Cetere li eldonis librojn kiuj estis kritikaj rilate al lokaj registaroj. Defianta la limojn de la libera sinesprimado, li prenis grandajn riskojn kaj estis fakte multfoje minacita.

Plie, li gvidis la African Publishing Institute kaj daŭrigis kontaktojn kun gravaj eldonejoj en Oksfordo, Anglio, kiel la African Books Collective kaj Bellagio Publishing Network. Henry Chakava estas ankaŭ vizitanta lekciisto ĉe la Universitato Oxford Brookes.

Li estas la aŭtoro de la libro Publishing in Africa: One Man's Perspective (1996).

Agnosko redakti

Chakava ricevis plurajn premiojn. Ĉi tie sekvas elekton:[5]

  • 1984: Premio por eksterordinara servo al Kenjo, de la kenja ŝtatestro
  • 2000: Premio Zimbabwe International Book Fair
  • 2005: Honoriga gradigo de la Universitato Oxford Brookes
  • 2006: Premio Princo Claus

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Intervjuo kun Henry Chakava - parto 1, YouTube, la 24-an de majo 2013.

(en) Intervjuo kun Henry Chakava - parto 2, YouTube, la 24-an de majo 2013.

Referencoj redakti

  1. (en) Intervjuo kun Henry Chakava - parto 1, YouTube, la 24-an de majo 2013.
  2. (en) Hans Zell, Coming of Age. Strides in African Publishing, Logos. Journal of the World Publishing Community, alirite la 4-an de julio 2020
  3. "Chakava, Henry Miyinzi", in Africa Who's Who, London: Africa Journal for Africa Books Ltd, 1981, p. 261.
  4. Henry Chakava, "Dealing with the British", BPN Newsletter, Issue No 25, July 1999, Bellagio Publishing Network.
  5. 5,0 5,1 Prince Claus Fund (2006), Vivkuro, Wayback maŝino, kopio de la originalo je la 16-a de septembro 2014