Hermann Cohen

germana filozofo

Hermann COHEN (Coswig, Saksio-Anhalto, 4a de julio 1842 - Berlino, 4a de aprilo 1918) estis germana filozofo, fondinto, kun aliaj, de la novkanta Skolo de Marburgo. Li studis en la universitatoj de Breslaŭo (nun en Pollando) kaj Berlino, kaj gradiĝis en Halle en 1865. Li estis instruisto en Marburgo el 1876 ĝis 1912.

Hermann Cohen
Persona informo
Hermann Cohen
Naskiĝo 4-an de julio 1842 (1842-07-04)
en Coswig
Morto 4-an de aprilo 1918 (1918-04-04) (75-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Juda tombejo Berlin-Weißensee vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Anhalto vd
Alma mater Jewish Theological Seminary of Breslau • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Marburg vd
Familio
Edz(in)o Martha Cohen vd
Profesio
Okupo filozofo • akademiulo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio • gnoseologio • epistemologiometafizikoetiko • metodiko • estetiko • judiko vd
Aktiva en Marburg vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Adolf Trendelenburg • Friedrich Albert Lange vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li famis pro siaj komentarioj pri Immanuel Kant, speciale pro sia Kants Theorie der Erfahrung, 1871. Aliaj konataj verkoj estas La logiko de la pura sciaro (1902), System der Philosophie (1902-1906) kaj Der Begriff der Religion im System der Philosophie (1915).

La rafinado de la logika analizo kiun Cohen faris de la kanta transcenda metodo kondukis al la fakto, ke li estis ricevita skeptike kaj samtempe admire (vidu artikolon Transcendismo). Pensis Cohen, ke la kanta etika idealismo kaj la juda teologio estis sama doktrino, sed li substrekis, kue la personaj religiaj kredoj devis resti ekster la medita pensaro de la filozofio.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hermann Cohen en la hispana Vikipedio.